Ladurbo estas aro de dometoj konstruitaj per rekolektitaj materialoj tiel kiel lado, plasto, kartono aŭ eĉ disponeblaj rubaĵoj.
Kutime situanta periferie de urbegoj, tiuj areoj estas precipe loĝataj de mizeraj civitanoj kiuj ne povas havigi al si pli komfortajn loĝejojn.
Nekonfuzenda estas la vortoj geto kaj ladurboj ĉar la unuaj emfazas areoj loĝataj de malsamdevenaj gentoj, sen riĉeca nocio. Ankaŭ diferencas la brazilaj faveloj, kiuj estas dumtempaj loĝejoj, dum la ladurboj estas dometoj, kies loĝantoj fojfoje loĝas tie dum jardekoj.
Kvankam tiuj kvartaloj aŭ urboj estas leĝe malpermesitaj, ili estas tolerataj pro manko de taŭgaj alternativoj. Tamen okazas ke tiuj domaroj kiuj elstaris en iesaj vakejoj estas malkonstruitaj de la aŭtoritatoj.
Laŭ freŝdata raporto de UN (junio 2006), triono el la urbanoj loĝas en iaj laddomoj tuttere kaj 1,4 miliardo da homoj vivos en tiaj areoj en 2020. En Afriko, la grandeco de tiaj areoj kreskiĝas je 4,5 % jare.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Ladurbo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.