Ladislav RIEDL (naskiĝis la 28-an de marto 1902 en Německý Brod, nun Havlíčkův Brod - mortis la 3-an de septembro 1975 en Krásná Lípa) estis ĉeĥa esperantisto, kuracisto, aŭtoro de kvindeko da ĉeĥaj beletraĵoj (poemoj kaj prozaĵoj) kaj fakaj libroj.
Ladislav Riedl | |
---|---|
Persona informo | |
Aliaj nomoj | R. Německobrodský |
Naskiĝo | 28-an de marto 1902 en Havlíčkův Brod |
Morto | 3-an de septembro 1975 (73-jaraĝa) en Krásná Lípa |
Lingvoj | Esperanto • ĉeĥa |
Ŝtataneco | Ĉeĥoslovakio |
Alma mater | Filozofia Fakultato de la Universitato de Karolo • First Faculty of Medicine, Charles University |
Okupo | |
Okupo | verkisto • esperantisto • kuracisto |
Redaktoro de kuracista revuo Lékařská revue (1939) kun esperantlingvaj resumoj. Kun Václav Čánský li kunaŭtoris vortaron kaj frazeologion.
Aŭtoro de sveltaj poemkolektoj. Pluraj poemoj estis dum la dua mondmilito legataj kaj recitataj por konsoli samideanojn kaj doni pluan fidon je homeco.
Membro de Literatura esperantista akademio en Dresdeno. Publikigis ankaŭ en eksterlandaj esperantistaj revuoj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Ladislav Riedl, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.