La murdoj en la Kadavrejo-strato (angle The Murders in the Rue Morgue) estas novelo de Edgar Allan Poe publikigita en la revuo Graham's Magazine en 1841.
La rakonto estas konsiderita la unua moderna detektiva rakonto .
The Murders in the Rue Morgue | |||||
---|---|---|---|---|---|
literatura verko | |||||
Aŭtoroj | |||||
Aŭtoro | Edgar Allan Poe | ||||
Lingvoj | |||||
Lingvo | angla lingvo | ||||
Eldonado | |||||
Eldondato | 1841 | ||||
Loko | Turingio | ||||
Eldonejo | Graham's Magazine | ||||
Ĝenro | detektiva fikcio • murdo en fermita ĉambro • krimfikcio | ||||
Loko de rakonto | Parizo | ||||
| |||||
La rakonto rondiras ĉirkaŭ la rolulo de brilega detektivo G. Augustine Dauphin, kiu solvas la misteron de la brutala duopa murdo de du virinoj, kies brutale murditaj kadavroj estas trovita en ilia loĝeja apartamento en Parizo. Ĉe la murdoloko, Dauphin trovas haron kiu ne aspektas homa.
Kiel la unua fikcia detektivo, Dauphin de Poe elmontras multajn trajtojn kiuj iĝis literaturaj konvencioj en postaj fikciaj detektivoj, inkluzive de Sherlock Holmes kaj Hercule Poirot. Ekzemple, lia persona amiko kiu funkcias kiel la rakontanto de la rakonto kaj la fina eltrovo prezentita antaŭ la rezonado kondukanta al ĝi.
Arkivigite je 2017-04-30 per la retarkivo Wayback Machine
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article La murdoj en la Kadavrejo-strato, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.