La Morto de Ivan Iljiĉ (ruse: Смерть Ивана Ильича), Smert Ivana Iljiĉa), unue eldonita en 1886, estas novelo de Lev Tolstoj.
Ĝi estas unu el la plej laŭdataj fikciaĵoj fare de Tolstoj de ties malfrua periodo. La verko fontas parte el la angoraj intelektaj kaj spiritaj baraktoj de Tolstoj, kiuj kondukis al lia konvertiĝo al idiosinkrazia Budhismo-simila Kristanismo. Kernas la rakonton ekzameno pri la naturo de kaj vivo kaj morto, kaj pri tio kiel homo povas akcepti la neeviteblecon mem de morto. La novelon laŭdis Vladimir Nabokov kaj Mahatma Gandhi kiel la plej bona en la tuto de la Rusa literaturo.
Смерть Ивана Ильича | |
---|---|
noveleto • novelo • literatura verko | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Lev Tolstoj |
Lingvoj | |
Lingvo | rusa lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | 1886 |
Loko de rakonto | Sankt-Peterburgo |
La Morto de Ivan Iljiĉ | ||
---|---|---|
Aŭtoro | Lev Tolstoj | |
Eldonjaro | 1997 | |
Urbo | Jekaterinburg | |
Eldoninto | Sezonoj | |
Paĝoj | 53 | |
Ivan Iljiĉ Golovin, juĝisto de supera juĝejo en Sankt-Peterburgo kun edzino kaj familio, vivas senzorgan vivon (comme il faut), kiu estas plej simpla kaj ordinara kaj tial plej terura. Iun tagon, falinte dum pendigado de kurtenoj, li komencas suferi de mistera doloro en sia maldekstra abdomeno. La doloro iĝadas pli kaj pli turmentega, kio devigis lin viziti kuracistojn, kiuj ne povas precizigi la fonton de lia malbonfarto (Tolstoj sugestetas, ke eble temas pri ia speco de kancero), kvankam baldaŭ evidentiĝas, ke lia stato estas mortocela. Li frontas vizaĝ-al-vizaĝe kun sia mortemeco, kaj konstatas, ke kvankam li scias pri tio, li ne vere kaptas la ideon mense.
Dum la longa doloriga procedo mortadi li reekzamenas sian senvaloran vivon, aldone al la hipokritecon kaj de si en la pasinteco kaj de la homoj ĉirkaŭ si, komfortigante sin nur per la simpleco de sia kamparula servisto Gerasim. Tolstoj zorge paŭsas sian evoluantan mensostaton dum li aliradas dolorigan morton. Ĉe la fino, sekundojn antaŭ sia morto, li vidas ion priskribitan kiel lumo, ekkonstatante ke lia antaŭa vivo estis la morto mem, kaj ke la vera vivo nur komencas:
La filmon Ikiru (Vivi) de 1952 de Kurosawa Akira inspiris La Morto de Ivan Iljiĉ, kvankam la filmo ne estas rerakontado de la verko de Tolstoj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article La Morto de Ivan Iljiĉ, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.