SÓLYOM László (IFA * la 3-a de januaro 1942, en Pécs - la 8-an de oktobro 2023) juristo, koresponda ano de Hungara Scienca Akademio, ekde la 5-a de aŭgusto de 2005 prezidento de la Hungara Respubliko, post Ferenc Mádl.
László Sólyom | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Sólyom László | |||||
Naskiĝo | 3-an de januaro 1942 en Pécs, Reĝlando de Hungario | ||||
Morto | 8-an de oktobro 2023 en Budapeŝto | ||||
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto vd | ||||
Lingvoj | hungara • angla • germana • franca vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Alma mater | Széchenyi István High School • Universitato de Pécs vd | ||||
Partio | senpartiulo | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Erzsébet Sólyom | ||||
Infanoj | 2 | ||||
Parencoj | József Nagy vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • bibliotekisto • juristo • universitata instruisto vd | ||||
Laborkampo | juroscienco • konstitucia juro • homaj rajtoj • personal rights • politiko • juro vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
Prezidento de Hungario | |||||
Dum | 5-a de aŭgusto 2005 – 5-a de aŭgusto 2010 | ||||
Antaŭulo | Ferenc Mádl | ||||
Sekvanto | Pál Schmitt | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Lia patro venas el proleta familio: lia patro (avo de Sólyom) estis fervoja manovristo, la patrino (avino) estis ŝvaba. Lia patro studis komence folologion sed post tre jaroj ekstudi juron. Li laboris dum la studado kiel mueleja kontrolisto, poste eklaboris en Sopron kiel ĉefkonsislisto de la Financa Direktoraro.
La patrino de Sólyom venis bonhava metia-komerca, germandevena familio.
Kiam lia patro rifuzis alpaŝi la Komunistan Partion en 1945, perdis li la postenon. Li balotis en 1945 kaj poste por la Partio de Sendependaj Etbienuloj. La komunistoj ŝtatproprigis la familian vendejon, la domon de la geavoj malkonstruis por fari lokon por la larĝa Strato Stalin. La patro de Sólyom estis stiristo de aŭtomobilo, poste helpa manlaboristo, pli poste salajro-kalkulisto.
Li volis iĝi pianisto, sed la troa ekzercado detruetis sian manon kaj li decidis ekstudi juron. Li diplomiĝis en jura fakultato de Scienca Universitato Janus Pannonius en 1964 kaj eĉ akiris bibliotekistan kvalifikon de Tutlanda Biblioteko Széchényi en 1965. Li studis per stipendio en multaj eksterlandaj universitatoj (Berkeley, Kolonjo, Frankfurt, Hamburg).
Li estis ĝis 1966 projuĝisto de la etpeŝta juĝejo, poste instruista helpanto ĉe la Universitato Friedrich Schiller en Jena, kie li doktoriĝis pri germana civitjuro. Inter 1969 kaj 1983 li laboris en la Ŝtat- kaj Jurscienca Instituto de la Hungara Scienca Akademio, same li estis inter 1970 kaj 1975 scienca esploristo de la parlamenta biblioteko.
Ekde 1983 li estas universitata instruisto ĉe ELTE JTK, ekde 1996 fakultatestra universitata instruisto ĉe la Katolika Universitato Pázmány Péter. Ekde 2002 li estas ankaŭ universitata instruisto ĉe Budapeŝta Germanlingva Universitato Andrássy Gyula.
Li estas ano ekde 1994 en Internacia Jurista Forumo. Inter 1999 kaj 2000 li estis gastprofesoro de la Kolonja Universitato. Oni elektis lin en 2001 koresponda ano de HSA.
Esplora tereno: historio de civitjuro, kompara civitjuro, konstitucia juro.
Li estis ekde de la 1980-aj jaroj jura konsilisto de la neoficialaj medioprotektaj movadoj, partoprenanto de Danuba Rondo (Duna Kör). Inter 1988 kaj 1989 li estis afergvidanto de „Klubo de Publiko” (Nyilvánosság Klub).
Li partoprenis en la lakiteleka renkontiĝo, kie li estis kunfondinto de MDF en 1987. En 1989 li estis eĉ ties prezidentara ano. Li partoprenis en la traktadoj de la Opozicia Rondotablo kaj la Nacia Rondotablo.
Li estis ano de la – dum la traktadoj kreita - Konstitucia juĝejo en 1989. Tiam li abdikis pri ĉiu politika kaj socia ofico. Li estis komence vicprezidanto, poste inter 1990 kaj 1998 la unua prezidento de la Konstitucia Juĝejo.
Li estis ano de la gvidantaro en la publika kaj medioprotekta asocio Védegylet (~Protekta Asocio), kies organizo proponis lin kiel Prezidenton de la Hungara Resbubliko jam en 2000.
Sólyom László estas konata kiel forta, pragmatika persono, por kiu gravas la Konstitucio (kiun ankaŭ li kunlaboris).
Oni elektis lin en 2005 prezidento de Hungario. Lin apogis en la parlamenta balotado la dekstra opozicio. La kunregantaj liberuloj ne balotis, tiel ili kaŭzis la sieĝon de la opozicia propono. Dum la sekretaj elektoj, la opozicianoj kontrolis multfoje la balotojn de la sampartianoj, kio kaŭzis iomete skandalon.
Lia edzino laboras kiel instruisto pri la hungara lingvo kaj pri psikologio, ili havas du infanojn kaj naŭ nepojn.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article László Sólyom, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.