László Gárdonyi , laŭ hungarlingve kutima nomordo Gárdonyi László estis hungara aktoro.
László Gárdonyi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 13-an de decembro 1908 en Perbete (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario) |
Morto | la 16-an de decembro 1971 en Győr (Hungario) |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
László Gárdonyi naskiĝis la 13-an de decembro 1908 en Perbete (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Pribeta en Slovakio, li mortis la 16-an de decembro 1971 en Győr.
László Gárdonyi komence estis amatora aktoro, kiam en 1935 en Cegléd Kálmán Rózsahegyi aprezis lin talenta. Gárdonyi finlernis aktorlernejon de Rózsahegyi, poste li debutis en Hódmezővásárhely. En la sekvaj jaroj li havis rolojn en pli gravaj provincaj teatroj, ekde 1949 ĝis sia morto en Teatro Kisfaludy. Li ricevis premion en 1962. Li ludis en prozaj kaj muzikaj teatraĵoj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article László Gárdonyi, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.