Kurwenal (naskiĝinta la 16-an de februaro 1929, mortinta la 9-an de oktobro 1937 en Vajmaro) estis la melhundo de la artistino kaj grafino Mathilde von Freytag-Loringhoven.
Al tiu ĉi hundo, kies vera nomo estis Kuno von Schwertberg, taksiĝis miraklo pro diversaj talentoj. Bestopsikologoj kaj cirkuloj vizitis ekde 1929 ade la hundon en Vajmaro, la etologo kaj nobelpremiito Konrad Lorenz interesiĝis pri tio laj en Jena estis tiu ĉi besto objekto de disputoj inter erudiciuloj. Uwe Hoßfeld eltrovis pri ĉi-tio interesajn detalojn. Pri la hundo estiĝis eĉ monografio. Sian kromnomon ricevis la hundo el la opero Tristano kaj Izoldo de Richard Wagner.
La tomboŝtono (en la ĝardeno de la grundo ĉe la angulo de Marienstraße 18 kun Geschwister-Scholl-Straße) ne estas la ununura por hundo en Vajmaro. Ĉar por la hundino Belotte de Friedrich Johann von Seebach kromas alia, ĉe Altenburg. Jen la epitafo por Kurwenal: Kuno von Schwertberg, genannt Kurwenal, der klügste und edelste aller Hunde, der Welt berühmter Rechner, Denker und Redner. Malsupre estas enĉizelitaj la vivodatoj.
Mathilde von Freytag Loringhoven krome posedis nekutiman hundinon nome Isolde, kiun baptis la saman wagner-a opero. La siberia ŝpicino laŭdire kapablis kalkuli. Tombo de Isolde ne estas konata.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Kurwenal (hundo), which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.