Kurgano estas tjurkmongol-devena vorto por tumulo (monteta tombo) en la stepoj de Eŭrazio.
Ĝi estas artefarita konuso aŭ duonsfero, longas 5-10 metrojn kaj la diametro estas 20-50 metrojn larĝa.
Plej famaj estas la skitaj kurganoj. Ili troviĝas ne nur en Rusio kaj Ukraino, sed nur en la Karpat-baseno estis 40 000 kurganoj. Oni trovis ilin ankaŭ en Pollando, en Germanio, eĉ en Nederlando. En kelkaj landoj oni erare nomas ilin hun-tomboj.
Ili estis konstruitaj en diversaj epokoj. Ŝajnas, ke la unuajn oni starigis en la neolitiko kaj estis uzataj kiel loĝloko. En la bronzepoko ili estis tombo. Verŝajne iam kaj kelkloke oni ilin uzis kiel postenojn kaj limomarkilojn.
En la pli novaj epokoj la kurganoj neniiĝis pro agrokulturado, ŝoseokonstruado ktp. En Hungario en komunumo Kengyel sur la kurgano oni konstruis ventomuelejon, tial la kurgano restis netuŝebla.
Hungara urbo Százhalombatta ricevis sian nomoj el kurganoj. En la ĉirkaŭaĵo estis pli ol cent. Száz signifas hungare cent, dum halom estas monteto aŭ science kurgano.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Kurgano, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.