La kruoj estas okcidentafrika etno, kiu vivas en Liberio, Ganao, Sieraleono kaj Gvineo.
En Liberio vivas proksimume 244.000 kruoj, en Ganao proksimume 21.000, en Sieraleono proksimume 11.000 kaj en Gvineo 3.800.
Kruoj | |
---|---|
etno | |
Ŝtatoj kun signifa populacio | |
La kruoj jam frue estis dungataj de eŭropaj ŝipoj kiel maristoj kaj pro tio ankaŭ jam frue estis eŭrope influataj. Iuj opinias, ke la angla vorto "crew" devenas de la nomo kruoj (Kru), kiu fariĝis sinonimo por ŝipanaro.
La kruoj parolas propran lingvon, kiu apartenas al la grupo de la kruaj lingvoj en la lingvofamilio de la niĝerkonga lingvaro. La kruoj estas nomdonantoj de la grupo de la kruaj lingvoj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Kruoj, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.