Kravato (el la franca: cravate) estas eta koltuko, kiun oni nodas antaŭ la kolo, kutime sub kolumo de ĉemizo.
Kravatoj estas faritaj ne nur el ŝtofo, kiel teksaĵoj aŭ trikaĵoj el silko, lano, kotono, nilono, ... sed ankaŭ el aliaj materioj kiel ekzemple ledo, kanabo aŭ ligno, eĉ el metalo, vitro aŭ malmolaj plastoj.
La larĝo dependas de la modo, kiel ankaŭ la koloroj, desegnaĵoj.
Tradicie kravato estas vira vestero, sed ankaŭ virinoj foje portas kravatojn.
Ŝajnas, ke la franca vorto cravate devenas de la kroata. La kroataj militistoj dungitaj de Ludoviko la 13-a en la 17-a jarcento kutimis porti koltukojn noditajn ĉirkaŭ la kolo. Fakte oni trovas menciojn de la vorto cravate jam el la 14-a jarcento, kaj en Francio kaj en Italio, ĉefe en la verkoj de Eustache Deschamps. "Kroata" en la kroata lingvo skribiĝas Hrvat kaj ties prononco similas multe al la franca cravate. Do eble la vesto de tiuj soldatoj modiĝis tiam denove la kravaton.
La kravatomodo ŝajne ekis en Eŭropo dum la 17-a jarcento. Tiam la kravato anstataŭigis ĵabotojn el punto, kiuj estis multe pli volumaj kaj certe malpli komfortaj. Tiuepoke la kravato estas kutime larĝa rubando el kotono aŭ lino ornamita de puntaĵoj. Tiun rubandon oni volvas ĉirkaŭ la kolo kaj nodas ĝin antaŭe, pendigante la du finojn antaŭe.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Kravato, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.