La Korea Olimpika Komitato (koree 대한체육회) estas neprofitdona organizaĵo, kiu funkcias kiel la Nacia Olimpika Komitato (NOK) de la Respubliko de Koreio, do la suda parto de la lando.
Ĝi kreiĝis en 1920, kaj estis oficiale agnoskita en 1948. En 2009 ĝi fuziis kun la Korea Sporta Konsilio (대한체육회), asocio pri ĝenerala sporta eduko kaj subteno de sportaj kluboj en la lando, kaj plue havas la nomon Korea Olimpika Komitato. Kiel NOK, la Korea Olimpika Komitato celas subteni koreajn atletojn, sporton en Koreio kaj organizi tiujn Olimpikajn Ludojn, kiuj okazas en Koreio. Ĝis la stato de somero 2012, temis pri la Somera Olimpiko 1988 en Seulo. Aparte de tiu-ĉi komitato, ankoraŭ ekzistas Olimpika Komitato pri Norda Koreio.
Korea Olimpika Komitato | ||
---|---|---|
Nacia Olimpika Komitato | ||
Komenco | 1946 | |
Lando(j) | Sud-Koreio vd | |
Sidejo | Seulo, Sud-Koreio | |
Posedatoj | Team Korea vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Korea Olimpika Komitato, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.