Konverto, male al konvertiĝo, estas ideo ĉefe ligata al religioj kiel kristanismo kaj islamo, en kiuj la disvastigado de iliaj kredoj al ĉiuj homoj estas grava parto de ilia agado.
En aliaj religioj, kiel judismo kaj ŝintoismo, konverto estas tre malofta, kaj oni ne ofte disvastigas sian religion ekster sia propra grupo. Fine en aliaj, kiel spiritismo kaj budhismo, kvankam oni disvastigas siajn ĉefajn ideojn al aliaj homgrupoj, la ideo de konverto estas fremda, parte ĉar temas - almenaŭ ideale - pri interparolo sen altrudo, kaj parte ĉar ĝenerale ili ne havas inicajn ritojn.
Kiu ŝanĝas religion, politikan kampon aŭ simile estas, el la perspektivo de la kampo kiun li forlasas, apostato aŭ renegato; el la perspektivo de la kampo al kiu li aliĝas, li estas konvertito aŭ konvertiĝinto.
Konvertiĝo estas radika ŝanĝo en pensmaniero, vivo, opinio ktp., ĉefe la ŝanĝo de unu religio al alia. Fama estas la konvertiĝo de Sankta Paŭlo, kiu estas rakontita en la Biblio.
Oni povas paroli pri konvertiĝo ankaŭ ene de religio, ekzemple kiam oni pentas siajn pekojn (se temas pri religio kiu enhavas tiun koncepton).
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Konverto (religio), which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.