La kombinita buŝa kontraŭkoncipa pilolo, ofte nomata gravedpreventa aŭ kontraŭkoncipa pilolo aŭ familiare nur la pilolo, estas naskoregada metodo kiu inkludas kombinon de oestrogenoj (oestradiolo) kaj gestogenoj (progestino).
Kiam prenitaj (englutitaj) ĉiutage, tiuj piloloj inhibas virinan fekundecon.
Ili unue estis aprobitaj por kontraŭkoncipa uzo en Usono en 1960, kaj estas tre populara formo de naskoregado. Ilin nuntempe uzas pli ol 100 milionoj da virinoj en la tuta mondo kaj preskaŭ 12 milionoj da virinoj en Usono. Ĝia uzado multe varias laŭ lando, aĝo, edukado kaj geedzeca stato. Triono de virinoj en aĝo de 16-49 en Britio nuntempe uzas aŭ la kombinitan pilolon aŭ la gestogen-nuran pilolon, kompare kun nur 1% de virinoj en Japanio.
Ambaŭ specoj enestas en la Listo de Esencaj Medikamentoj de la Monda Organizaĵo pri Sano, kiu enhavas la plej gravajn kuracilojn bezonatajn en baza sansistemo.
La kontraŭkoncipa pilolo estis katalizilo por la seksa revolucio. Mondaj historiistoj taksas la pilolon kiel la plej gravan kontraŭkoncipilon, kiu transdonis potencon pri reproduktaj rajtoj de viroj al virinoj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Kontraŭkoncipa pilolo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.