Klasikstila luktado aŭ grek-romia luktado estas formo de luktado, dum kiu la luktantoj rajtas uzi nur la brakojn kaj ataki nur la superan parton de la korpo de la kontraŭulo, kontraŭe al la liber-stila lukto, dum kiu ili rajtas ankaŭ uzi siajn krurojn kaj teni la kontraŭulon sub la talio.
Klasik-stila luktado | |
---|---|
sporta fako | |
amatora lukto • olimpika sporto | |
Fakoj | |
Kulminaj konkursoj | |
Internacia federacio | |
Rilataj paĝoj | |
Kategorio:Sporto | |
La lukto komenciĝas stare kaj la luktantoj provas kuŝigi la kontraŭulon, senmovigi lin aŭ fiksi liajn du ŝultrojn al sur la planko.
En antikva Grekio la luktado, ofte tre malmilda, estis la kulmino de la Olimpikoj. La romianoj multe transprenis de la greka luktado, sed formetis la malmildon, tial la nomo iĝis greko-romia lukto.
La klasik-stila lukto estas tre ŝatata en Eŭropo, sed oni praktikas ĝin en la tuta mondo. Ĝi estas olimpika fako de la someraj olimpikoj ekde 1896.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Klasik-stila luktado, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.