Kikinda, serbe Кикинда , hungare Nagykikinda , germane Groß-Kikinda, rumane Chichinda Mare estas urbo kaj samtempe municipo en Serbio, en aŭtonomio Vojvodino, en distrikto Norda Banato, kies distriktejo ĝi estas.
La urbonomo devenas el la hungara, signifanta prunelo. Ankoraŭ 9 vilaĝoj apartenas al la municipo :
Kikinda | ||
serbe: Кикинда, hungare: Nagykikinda, germane: Groß-Kikinda, rumane: Chichinda Mare | ||
komunumo | ||
Urbodomo en Kikinda | ||
| ||
Oficiala nomo: Кикинда | ||
Ŝtato | Serbio | |
---|---|---|
Duoninsulo | Balkano | |
Regiono | Vojvodino | |
Distrikto | Norda Banato | |
Opŝtino | Opŝtino Kikinda | |
Historiaj regionoj | 4 | |
Situo | Kikinda | |
- alteco | 73 m s. m. | |
- koordinatoj | 45° 49′ 28″ N 20° 27′ 33″ O / 45.82444 °N, 20.45917 °O | |
Areo | 189,0 km² (18 900 ha) | |
Loĝantaro | 38 065 (2011) | |
Denseco | 201,4 loĝ./km² | |
Unua skribmencio | 1432 | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 23300 | |
Telefona antaŭkodo | (+381) 230 | |
Aŭtokodoj | KI | |
Situo enkadre de Serbio | ||
Vikimedia Komunejo: Kikinda | ||
Retpaĝo: www.kikinda.rs | ||
La urbo situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefa vojo kaj fervojo Senta-Temesvár, krome estas fervojo al Beogrado.
La hungaraj triboj okupis la Karpatan basenon en 895, tiu regiono estis tre konvena por ili. Skribitaj fontoj mencias la lokon unuafoje en 1423. La komunumo senhomiĝis dum la turkoj. Inter 1751-1753 alvenis serboj, kiuj estis limgardistoj. Pli poste alvenis ankaŭ hungaroj kaj germanoj. En 1848 okazis sanga ribelo, en 1849 la hungara armeo okupis la urbon de serboj. En 1910 loĝis en la urbo 26.795 da loĝantoj (14.148 serboj, 5.968 hungaroj, 5.855 germanoj, 436 rumanoj, 219 ciganoj). La urbo apartenis al Torontál. En 1918 taĉmentoj de SHS (=Serba-Kroata-Slovena Reĝlando) komencis okupi la regionon, dume proksimiĝis ankaŭ la rumana armeo. Inter ili preskaŭ okazis milito, ĉar Britio kaj Francio sekrete promesis la regionon al ambaŭ ŝtatoj. Fine la regiono estis duonigita. La urbo apartenis al la serba flanko, kie kun okupitaj regionoj de Pécs kaj aliaj ili proklamis respublikon. Ekde 1920 ĝi apartenis al SHS, ekde 1929 kiel Jugoslavio. Inter 1941-1944 la germanoj okupis la regionon.
Nun en la urbo vivas 38 065 da homoj (28 425 serboj kaj 4504 hungaroj).
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Kikinda, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.