Katja Schuurman (pron.:/'kɑtjaː' sxyːrmɑn/; Bunnik, la 19-an de februaro 1975) estas nederlanda aktorino, televida prezentistino kaj - foje - kantistino.
Katja Schuurman | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Katja Schuurman |
Naskiĝo | 19-an de februaro 1975 (49-jaraĝa) en Bunnik |
Lingvoj | nederlanda |
Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando |
Familio | |
Edz(in)o | Thijs Römer |
Okupo | |
Okupo | aktoro • kantisto • televida aktoro • filmaktoro • ĵurnalisto |
En kino kaj televido ŝi aktoris ĝis nun, ekde la komenco de la 1990-aj jaroj en ĉirkaŭ tridek diversaj produktaĵoj. Ŝiaj plej konataj roloj inkludas tiun de Jessica Hamsen en la sapserio Goede tijden, slechte tijden (Bonaj tempoj, malbonaj tempoj) (1998) kaj tiun de Stella Deporter en la televidserio S1ngle (2008-2010).
Ŝi estas la fratino de aktorino Birgit Schuurman kaj eksedzino de aktoro Thijs Römer kaj de ĉefkuiristo Freek van Noortwijk. Ŝi havas du filinojn, nome unu de Thijs kaj unu de Freek.
Ŝi estis elektita kiel la plej amorveka virino de Nederlando en 2001.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Katja Schuurman, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.