Katfiŝoj (ordo Siluroformaj) estas diversa grupo de aktinopterigaj fiŝoj.
La komuna nomo rilatas al ties elstaraj barbomustaĉoj, kiuj similas al kataj vibrisoj. Estas kirasŝirmaj tipoj kaj ankaŭ nudaj tipoj, kaj neniu havas skvamojn. Spite ties nomon, ne ĉiuj katfiŝoj havas elstarajn barbomustaĉojn; la membroj de la ordo de Siluroformaj difiniĝas pro karakteroj de la kranio kaj de la naĝoveziko.
La plej grandaj katfiŝoj povas atingi longon de 3m kaj eĉ pli (Silurus glanis, Pangasius sanitwongsei, Pangasianodon gigas ktp). Aliflanke, Hoplomyzon papillatus, Otocinclus tapirape kaj aliaj specioj estas longaj malpli ol 3cm.
Multaj katfiŝoj estas noktuloj, sed ne ĉiuj (ekzemple Acanthicus estas aktiva ankaŭ dum la tago).
Estas katfiŝoj en ĉiuj kontinentoj, krom Antarkto. Ili estas pli abundaj en varmaj landoj.
Katfiŝoj plejparte vivas en riveroj kaj lagoj, nur malmultaj specioj estas maraj (ekzemple Bagre marinus).
Katfiŝoj estas de konsiderinda komerca gravo; multaj el la plej grandaj specioj estas bredataj (ekzemple Pangasianodon hypophthalmus) aŭ kaptataj por manĝo.
Multaj el la plej malgrandaj specioj, ĉefe de la genro Corydoras, estas gravaj en akvaria fiŝbredado.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Katfiŝo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.