La Triunua Katedralo (ruse Троицкий собор, Troickij sobor, ruse Троице-Измайловский собор, Troice-Izmailovskij sobor, foje nomita Troickij Katedralo) estas malfrua ekzemplo de la Empira stilo, konstruita inter 1828 kaj 1835 laŭ desegno de Vasilij Stasov.
Ĝi situas en Sankt-Peterburgo, Rusio, sude de la Admiralejo en Izmajlovskij Prospekt, proksime al la metrostacio de la Teknologia Instituto.
Triunua Katedralo | ||
---|---|---|
ortodoksa katedralo [+] | ||
Lando | Rusio | |
Situo | Sankt-Peterburgo | |
- alteco | 80 m [+] | |
- koordinatoj | , 30° 18′ 21″ O 59.91611130.30583359° 54′ 58″ N, 30° 18′ 21″ O | |
Arkitekto | Vasily Stasov | |
Estiĝo | 1828 | |
Triunua Katedralo | ||
Vikimedia Komunejo: Trinity-Izmailovsky Cathedral [+] | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
La rusortodoksa katedralo, kiu povas gastigi ĝis 3000 vizitantojn, estis restaŭrita post jaroj de forgeso. Honore al la venko en la Rus-Turka Milito (1877–1878), kiam la rusoj liberigis Bulgarion el la dominado de la Otomana Imperio, oni konstruis memorkolonon antaŭ la norda fasado de la katedralo en 1886. La katedralo estis agnoskita kiel Monda heredaĵo de Unesko en 1990.
La 25-an de aŭgusto, 2006, dum rekonstrua laboro, la ĉefa kupolo de la katedralo falis post incendio, same kiel unu el la malgrandaj kupoloj. La katedralo estis restaŭrita kaj remalfermita en 2010.
59° 54′ 58″ N 30° 18′ 21″ O / 59.91611 °N, 30.30583 °O
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Triunua Katedralo (Sankt-Peterburgo), which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.