Kareto

Kareto (Caretta caretta) estas specio de monotipa genro de oceana martestudo distribuita tra la tuta mondo.

Ĝi estas mara reptilio, kiu apartenas al la familio Cheloniidae (Keloniedoj). La averaĝa kareto estas ĉirkaŭ 90 cm en karapaca longo se temas pri plenkeskulo. La plenkreska kareto pezas proksimume 135 kg, kaj la plej grandaj specimenoj pezas pli ol 450 kg. La haŭto gamas el flava al bruna, kaj la konko estas tipe ruĝecbruna. Neniu ekstera diferenco laŭ sekso estas vidita ĝis la testudo iĝas plenkreskulo, kaim la plej evidenta diferenco estas ke la plenkreskaj maskloj havas pli dikajn vostojn kaj pli mallongajn subkonkojn ol la femaloj.

Photo of a loggerhead swimming above a reef
Matura kareto.
Elterjedési területe
Arealo

La kareto troviĝas en la Atlantiko, Pacifiko, kaj Hinda Oceanoj, same kiel en la Mediteranea Maro. Ĝi pasigas plej el sia vivo en habitatoj de sala akvo kaj estuaroj, kaj inoj venas por mallonge surstranden por ovodemeti. La kareto havas malaltan reproduktan indicon; femaloj demetas averaĝe kvar fojojn kaj poste iĝas malaktivemaj kaj ne produktas ovojn dum du ĝis tri jaroj. La kareto atingas seksan maturecon post 17–33 jaroj kaj havas vivodaŭron de 47–67 jaroj.

La kareto estas ĉiomanĝanta, kiu manĝas ĉefe profunde vivantajn senvertebrulojn. Ties grandaj kaj povaj makzeloj utilas kiel efektivaj iloj por disigi siajn predojn. Junaj karetoj estas ekspluatitaj de nombraj predantoj; la ovoj estas speciale vundeblaj fare de surteraj organismoj. Kiam la testudoj atingas plenkreskecon, ilia enorma grando limigas la predadon al granda maraj animaloj, kiel ŝarkoj.

Bildaro

Notoj

Tags:

Caretta carettaMartestudojReptilio

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

Listo de lingvoversioj de VikipedioNubo.reTalas-EeraBildoH. C. ArtmannFriderike WinternitzMalantaŭa vokaloSándor Ajtai Kovách2020Stacio Hashimoto (Kioto)PlatonoMichael JacksonStudentoj de Teknikuniversitato de BudapeŝtoVjetnama militoKendji GiracEjakuloSebiș (apartigilo)GoogleInter BlindulojPublika nudecoCallgirlSenpenetra seksumadoKokoISBNSebiș (Arad)Geografia koordinatsistemoNorma datumaroMiguel de CervantesListo de urboj de OmanoAmbasadoNudismoBarack ObamaDinastio Tang2-HeptenoUrengoja minejoEtikoBaza enspezoLuljeta LleshanakuAtif Aslamkompozita materialoSebiș (Drăgănești)HispanioPremier (Tjumeno)Lurcy-Lévis3J. C. O'ConnorArad (Israelo)Sesdeknaŭo (seksa pozicio)Pavel DurovElipsa kurboEliza OrzeszkowaOrpesa (stacidomo)SuntempoSizifoFuseta (stacidomo)JordanoI2PHüntwangenGimnastikejoSilezia landa muzeoVikipedioMoskvoOlivier (salato)1275Kalia okzalato🡆 More