Kanopeo estas supra parto de la krono de arbo aŭ de la kronaro de arboj, kiu senpere ricevas la sunlumon (laŭ PIV).
Ju pli ampleksa estas la kanopeo de arbo aŭ arbaro, des pli densa estas la ombro kiun povas profiti ĉu bestoj (homo) ĉu plantoj. Tamen en plej tropikaj arbaroj la fakto ke tro densa kanopeo malpermesas la eniron de la sunlumo ĝis la grundo okazigas malkreskon de plantoj kaj tro humida klimateto. La kanopeo de arboj estas plej taŭga loĝejo por multaj specioj de insektoj, birdoj, simioj kaj aliaj bestoj kiuj klopodas eviti surgrundajn predantojn. En biologio kaj en botaniko Kanopeo estas la vegetala komunumo formata de plantoj je alteco de la branĉoj de arboj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Kanopeo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.