Kanalo Gribojedov (ruse канал Грибоедова) estas kanalo en Sankt-Peterburgo, Rusio, konstruita en 1739 laŭlonge de la tiama rivero Krivuŝa. En 1764–90, la kanalo estis profundigita kaj la bordoj estis plifortigitaj kaj kovritaj per granito.
Kanalo Gribojedov | |
---|---|
fone la katedralo de la Resurekto de Kristo borde de la kanalo | |
La Kanalo Gribojedov startas el la rivero Mojka apud la Marsa Kampo. Ĝi fluas al la rivero Fontanka. Ties longo estas de 5 kilometroj, kun larĝo de 32 metroj.
Antaŭ 1923, ĝi estis nomita Katerina Kanalo, laŭ la imperiestrino Katerina la 2-a, dum kies regado ĝi estis profundigita. En la komunisma epoko, oni renomis ĝin laŭ la rusa verkisto kaj diplomato, Aleksandro Gribojedov, kiu fakte loĝis tie.
La stratoj kaj bordoj ĉe la kanalo estas konataj kiel Nabereĵnaja Kanala Gribojedova.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Kanalo Gribojedov, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.