En kinarto kameo estas esprimo uzata por epizoda rolo aŭ montriĝo de konata homo en kina, teatra aŭ televida verkaĵo.
Tiuj roloj kutime estas mallongaj kaj plejofte senparolaj. Tre konata ekzemplo estas la sennombraj aperoj de Alfred Hitchcock en ties filmoj, en rapidaj kaj malgravaj scenoj. Sed ne nur li, kiel reĝisoro, aperigas sin mem en siaj filmoj, sed ankaŭ multaj aliaj reĝisoroj, kiel Martin Scorsese, François Truffaut, Jean-Luc Godard, Steven Spielberg, Pedro Almodóvar, Quentin Tarantino, George Lucas, Sylvester Stallone, Charlie Chaplin aŭ Oliver Stone aperis iam ie en iu el siaj filmoj.
Ne nur reĝisoroj faras kiel ŝerco tiajn farojn, sed ankaŭ produktoroj, aktoroj, aktoroj en filmoj de reversio, verkistoj aŭ foje eĉ la reala rolulo.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Kameo (kino), which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.