Joseph Oller

     Tio estas kataluna nomo. La patronomo estas Oller kaj la patrinonomo estas Roca

Joseph Oller, naskonome Josep Oller i Roca (naskiĝis la  10-an de februaro 1839(nun 1839-02-10) en Terrassa, mortis la 19-an de aprilo 1922 en Parizo) estis hispana entreprenisto kiu loĝis en Parizo la plejparton de sia vivo. Li fondis la faman kabaredon Moulin Rouge kaj estis la inventisto de la mutuala vetado.

Joseph
Joseph Oller
Joseph Oller
Persona informo
Naskiĝo la  10-an de februaro 1839(nun 1839-02-10)
en Terrassa, KatalunioJoseph Oller Hispanio
Morto la 19-an de aprilo 1922 (83‑jara)
en Parizo Joseph Oller Francio
Tombo Tombejo Père-Lachaise
Lingvoj katalunahispanafranca
Loĝloko Parizo
Ŝtataneco HispanioFrancio
Subskribo Joseph Oller
Okupo
Okupo entreprenisto
Joseph Oller
Joseph Oller
vdr

Biografio

Naskiĝinta en Terrassa, Josep Oller elmigris al Francio kun sia familio, ankoraŭ infano. Poste, li revenis al Hispanio por studi en la universitato de Bilbao. Tie, li pasiiĝis pri koko-bataloj kaj komencis sian karieron de vet-peranto.

Denove en Parizo, en 1867, Joseph Oller inventis novan metodon de vetado, kiun li nomis Pari Mutuel (franca vorto por mutuala vetado). Li sukcese enkondukis sian sistemon en francajn ĉeval-vetkurojn. Tamen, en 1874, Joseph Oller estis kondamnita al dek kvin tagoj en malliberejo kaj estis monpunita pro kontraŭleĝa praktiko de hazarludo. Poste, en 1891, francaj aŭtoritatoj laŭleĝigis lian sistemon kaj malpermesis vetadon per antaŭfiksitaj ŝancoj. Rapide, la Pari Mutuel de Oller disvastiĝis tra plej multaj kurejoj ĉirkaŭ la mondo, sed la metodo estis operaciita per inĝenieraj sistemoj kiel tiu de la aŭtomata sumigilo (Totalisator), inventita de George Alfred Julius.

en 1870, li momente translokiĝis al Londono por eviti la Francian-Prusian Militon. Tie li renkontis la mondon de la scenejo.

Ekde 1876, Joseph Oller fokusigis sian atenton al la spektakla industrio. Unue li malfermis plurajn aŭditoriojn kaj spektaklejojn: Fantaisies Oller (Fantazioj Oller), La Bombonnière (La Bombonujo), Théâtre des Nouveautés (Teatrejo de Novaĵoj), Nouveau Cirque (Nova Cirko) kaj la Montagnes Russes (onda fervojo "Rusaj Montoj"). Sed estis en 1889, kiam li inaŭguris la faman kabaredon Moulin Rouge. Kvar jarojn poste, li malfermis la unuan parizan muzik-halon: "Olympia".

Li estis entombigita en Tombejo Père-Lachaise.

Bibliografio

  • CANYAMERES, Ferran, Josep Oller i la seva època. L'home del Moulin Rouge, Editorial Aedos, Barcelono, 1959.
  • SOLDEVILA, Carles, Figures de Catalunya, Editorial Aedos, Barcelono, 1955.
  • ROMAGUERA i RAMIÓ, Joaquim, Josep Oller i Roca, un emprenedor de l'espectacle tot terreny, Revista de Catalunya, núm. 157, Barcelono, 2000.

Referencoj

Fonto

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Joseph Oller en la angla Vikipedio.

Tags:

Joseph Oller BiografioJoseph Oller BibliografioJoseph Oller ReferencojJoseph Oller FontoJoseph Oller

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

Online Etymology DictionaryWebsiteGermanioRaíces (stacidomo)Moseo de ĤorenoLibertariana Partio (Usono)HispanioVulvoqygh9Leonardo da VinciRibelo de 2023 en SudanoLitova lingvoAustin FX4MunkenoEsperanto-Asocio de GDRISO 8601800Tajlanda suna kalendaroFranca Togolando14-a de septembroStandard CharteredShichinin no samuraiDan SmithNacia biblioteko de LatvioTeroCifereca objekta identigiloBaja-95VisegrádŜtato PalestinoĜermolisto de nederlandaj esperantistojMajarboPiloñaSerĉilo-optimumigoHistorioFranz KafkaAlbino CiccantiKromosomoBildliteraturoRapidresponda kodoAtlantikoRusioFruktoMelkadoŜtatestroMelosa VenusoKuracistoStrutoFondaĵo VikimedioTeodolitoMilena VelbaKonsilio de la Kvin Centoj2-a de majoKontrolnumero de la Kongresa Biblioteko de UsonoErogenaj zonojVikimedia KomunejoPlatonoMalvola orgasmoZagreba metodoISO 3166-2Marie-AntoinetteIslamisma insurekcio en SaheloInsurekcio en Magrebo (2002-nuna)Benjamin NetanjahuOntario LacusPrivata firmaoTurkio🡆 More