Johannes Caselius (1533-1613) (* Göttingen, en la 18-a de majo 1533 - Helmstedt, en la 9-a de aprilo 1613) estis germana humanisto, juristo kaj filologo.
Li ankaŭ estis profesoro en la universitatoj de Lepsiko kaj Rostock. Li estis filo de la Superintendanto Matthias Bracht von Kessel. Post vizitadi la lernejojn en Gandersheim, Göttingen kaj Nordhausen, li studis en la Universitato de Wittenberg, kie Filipo Melanktono estis lia profesoro, kaj pli malfrue en la Universitato de Lepsiko, kun Joachim Camerarius, la Maljuna.
Johannes Caselius (1533-1613) | ||
---|---|---|
humanista Germanicus | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 18-a de majo 1533 en Göttingen, Brunsvigo-Luneburgo, Sankta Romia Imperio (Germanio) | |
Morto | 9-a de aprilo 1613 en Helmstedt, Brunsvigo-Wolfenbüttel, Sankta Romia Imperio (Germanio) | |
Lingvoj | germana vd | |
Ŝtataneco | Germanio vd | |
Alma mater | Universitato de Wittenberg Universitato de Lepsiko Universitato de Rostock Universitato de Helmstedt | |
Familio | ||
Gefratoj | Christoph Caselius vd | |
Profesio | ||
Okupo | juristo • politikisto • universitata instruisto • filozofo vd | |
Aktiva en | Rostock vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Post siaj studoj, ekde 1560 li restis en Italio kaj en 1563 li estas nomumita profesoro pri retoriko en la Universitato de Rostock de Johano Alberto la 1-a, Duko de Mecklenburgo. En 1566 li ricevis sian diplomon je Doktoriĝo pri Juro de la Universitato de Pizo.
En 1589, Caselius profesoris en la Universitato de Helmstedt. Tie, li instruis filozofion, retorikon, kaj etikon. Kiel senkaŝa defendanto de la teologiaj kredoj kaj reprezentanto de la humanismaj kaj filozofiaj studoj, Caselius estis devigata defendi sin, apogita de Cornelius Martini (1568-1621), la atakojn de la gnesio-luteranoj (radikalaj luteranoj) estritaj de Daniel Hoffmann (1538–1611). Tamen, li famo kiel filologo kaj profunda konanto de la antikva beletro ne makuliĝis. Liaj revoj pri tolerema protestantismo kaj lia humanisma edukado daŭriĝis de Georgius Calixtus, lia ĉefa disĉiplo.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Johannes Caselius, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.