Johann Liss: Itala pentristo

Johann LISS (nomita ankaŭ Jan Lys) (Oldenburg, ĉirkaŭ 1597 aŭ 1590 - Venecio,​ 1631 aŭ 1627) estis elstara germana baroka pentristo de la 17-a jarcento, aktiva ĉefe en Italio.

Johann Liss
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1597 (1597-01-01)
en Oldenburg
Morto 1-an de januaro 1630 (1630-01-01) (33-jaraĝa)
en Venecio
Mortis per pesto vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Profesio
Okupo pentristo • ilustristo • dezajnisto vd
Aktiva en Venecio vd
Verkado
Verkoj The Death of Cleopatra vd
vd Fonto: Vikidatumoj
Johann Liss: Itala pentristo
Johann Liss: Itala pentristo
vdr

Biografio

Li studis, eble kun Hendrick Goltzius en Nederlando, unue en Amsterdamo kaj Haarlem, kie li eble konis la verkojn de malfruaj manieristoj kiel Goltzius mem aŭ Willem Pieterszoon Buytewech, ĉar li pentris serion da ĝenroscenojn de la tipo de «ĝoja kompanaro» influitaj de tiuj. Li estis poste en Antverpeno, kie li eble konis la flandran Jacob Jordaens, kio kondukis lin al la baroka pentrarto. Ĉirkaŭ de 1620 li iris tra Parizo al Venecio. Li translokiĝis al Romo ĉirkaŭ 1620-2, kaj liaj unuaj verkoj estis influitaj de la stilo de Caravaggio.

Kvankam lia frua verkaro montras intereson por la kontrasto de lumoj kaj umbroj, lia setlado en Venecio komence de la 1620-aj jaroj influis definitive en lia stilo, kiu evoluis al kolorismo kombine kun monumenteco kaj dekoracieco en la komponaĵoj. En 1627 li pentris tre admiritan retablon, nome "Sankta Hieronimo inspirita de anĝelo" (Venecio, San Niccolò da Tolentino). Ĝi estis konsiderita klara pioniraĵo de la stilo rokoko de la fratoj Guardi. Lia matura stilo, kun tiuj de aliaj «eksterlandaj» pentristoj loĝantaj en Venecio, kiel Domenico Fetti kaj Bernardo Strozzi, reprezentas la plej fruajn montrojn de la baroka stilo en la venecia respubliko.

Liss fuĝis al Verono el pesto etendinta tra Venecio, kaj oni supozas, ke li mortis frue en 1629; tamen, lia vivo, ankaŭ en tiu afero, estas malmulte dokumentata.

Lia heredo estas tiu de plurfaceta pentristo, kiu dominis la mitologiajn temojn, kun pli serioza nuanco en bibliaj temoj, kiel majstro de koloro. Li multe influis en la veneciaj pentristoj de la 18-a jarcento kiel Sebastiano Ricci, Giovanni Battista Tiepolo kaj Giovanni Piazzetta.

Verkoj

Johann Liss: Itala pentristo 
La vizio de sankta Hieronimo, preĝejo de Tolentini, Venecio.

Johan Liss lasis ne abundan nombron de verkoj.

Bibliografio

  • Wittkower, Rudolf (1993). «ch. 5». Pelican History of Art, Art and Architecture Italy, 1600-1750. 1980. Penguin Books Ltd. pp. 106-7.
  • Walter, Ingo F. (eld.), Los maestros de la pintura occidental, Taschen, 2005, ISBN 3-8228-4744-5


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Johann Liss en la hispana Vikipedio.

Tags:

OldenburgVenecio

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

GekoBeverly Hills ChihuahuaBSpider-Man40Delicatessen1930-aj jarojSeksa pozicioChatGPT8-a de septembroFosfita acidoAlcázarRIslamoĈefurboHewlett-PackardMakao26-a de martoVoksignoFelkostumoVenecia respublikoProvinco Beĵaja(11735) 1998 KN56Listo de landoj laŭ loĝantaroTTTRomoWhatsAppĈevaloListo de fervojaj stacioj en UkrainioIrana kalendaroViborga golfoMonda Boksa KonsilioBraziloGoran MovadoPokeroSeksumadoBDSMArkeologiaj lokoj en KalabrioBelorusioAzerbajĝanoKantono BelleyFrancisko Valdomiro Lorenz27-a de martoVakcina RibeloSkulptistoPetr SepéšiRudolf Rößler1784Katolika eklezioSalvadoroVideoludoKeltoj15-a de septembroSuper Mario 64PubMedVatnajökull (nacia parko)Gramatika modo69MajmunaPenafielRomioLoterio2023Senkontesta mondĉampiono (boksado)Sankta Romia ImperioBudhisma kalendaroLegnicaUnua MondmilitoKeskoSeksa revolucio🡆 More