Johann Heinrich Merck: Germana verkisto

Johann Heinrich MERCK (naskiĝinta la 11-an de aprilo 1741 en Darmstadt, mortinta samloke la 27-an de junio 1791 estis germana verkisto kaj natursciencisto.

La literaturhistoriista kaj estetika Rondo de Merck portas lian nomon.

Johann Heinrich Merck
Johann Heinrich Merck: Germana verkisto
Persona informo
Aliaj nomoj Johann Heinrich Reimhart • Johann H. Merk
Naskiĝo 11-an de aprilo 1741 (1741-04-11)
en Darmstadt
Morto 27-an de junio 1791 (1791-06-27) (50-jaraĝa)
en Darmstadt
Lingvoj germana
Ŝtataneco Hesio-Darmstadt
Familio
Patro Johann Franz Merck
Infano Adelheid Charlotte Merck
Okupo
Okupo ĵurnalistotradukisto • literaturkritikisto • verkisto • poeto • arthistoriisto
Johann Heinrich Merck: Germana verkisto
Johann Heinrich Merck: Germana verkisto
vdr

Vivo

Post ekstudado en Gießen li akompanis sinjoron Heinrich Wilhelm von Bibra dum vojaĝoj dungiĝote en 1767 en Darmstadt kiel sekretario de la Sekreta kancelario. La sekvan jaron li estis milita kasisto kaj konsilisto. Lia verkista agado, kiu ekis jam en la aĝo de 21 jaroj per anonima eldono de el la angla lingvo tradukitaj verkoj, malpli gravis ol lia influego kritika pri verkoj de samtempuloj. La talentego de Goeto jam tre fru ekkonitis de Merck kaj ankaŭ multaj aliaj ĝuis lian apogon kaj konsiladon.

Krom kun Goeto li havis kontaktojn (epistolajn) i.a. al Johann Gottfried Herder, G. Schlosser, Heinrich Christian Boie, Wieland, Friedrich Nicolai, la fratoj Jacobi, Claudius, Johann Caspar Lavater, Georg Forster, Lichtenberg. Dum kelke da tempo li estis la spirita ĉefo de la de li aliaranĝita gazeto »Frankfurter Gelehrte Anzeigen« kaj apartenis poste al la plej gravaj kunlaborantoj de la wielanda gazeto »Merkur« kaj de »Allgemeine deutsche Bibliothek« (de Nicolai). Kiel literaturkritikisto li komentis la pozitivajn kaj malpozitivajn flankojn de Sturm und Drang. En siaj eseoj pri artokritiko li ofte pioniris ĉar ĝis tiam multaj germanlingvaj gazetoj ne konis tiajn rubrikojn.

Inter liaj poetikaj provoj meritas mencion la romanco »Pätus und Arria« (1775). Princaj uloj volegis kontakti lin; landgrafino Karoline von Hessen-Darmstadt elektis lin en 1773 kiel kunvojaĝanton je Sankt-Peterburgo. Duko Karlo Aŭgusto (Vajmaro) retenis lin dum semajnoj sur Wartburg petante krom priartaj aĵoj ankaŭ konsiladon politikan de li. Je tia multo da okupiĝoj venis lia pasio pri studoj paleontologio kaj ekonomiko. Sed entreprenrilate li fiaskis, kio malheligis lian humoron kaj klarecon spiritan. Krome lia edzino Louise Françoise Charbonnier, kiun li ekkonis en Svislando, ne kapablis senti sin hejma en Germanujo: de ses infanoj mortis kvar tre frue.

En Darmstadt starigitis monumento por li.

La animaj problemoj, kiuj okaze de vojaĝo al Parizo en 1790 nur mallongan tempon estis for, senteblis ankaŭ en la absurda kredo ke monaj malsukcesoj trudus lin en povrecon kaj honton. Li memortigis sin pistole.

Lian leterinterŝanĝon kolektis Wagner ĉe: »Briefe an Johann Heinrich Merck von Goethe, Herder, Wieland und andern bedeutenden Zeitgenossen« (Darmstadt 1835), »Briefe an und von J. H. Merck« (Darmstadt 1838), »Briefe aus dem Freundeskreise von Goethe, Herder, Höpfner und Merck« (Leipzig 1847). Malpresitaj leteroj adresitaj al Wieland legeblis en la gazeto »Im neuen Reich«, 1877. Pro pamfleto nepresita de li raportis bone Löbell ĉe »Der Anti-Necker J. H. Mercks und der Minister Fr. K. v. Moser« (Darmstadt 1896). Liajn »Ausgewählte Schriften zur schönen Literatur und Kunst« eldonis en Oldenburg en 1840 sinjoro Stahr. Merck ankaŭ verkis por Gazeto de Tiefurt.

Fonto

Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 13. Leipzig 1908, p. 628 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj

Tags:

11-a de aprilo1741179127-a de junioDarmstadtGermanioRondo de Merck

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

VikipedioItala lingvoKolumoMoncófar (stacidomo)Albiș (Buduslău)ŜnurbankalsonetoC++JarrowVirtuala maŝinoFormaldehidoListo de famuloj mortintaj en Budapeŝto (A-F)Sankta BarbaraKontrolnumero de la Kongresa Biblioteko de UsonoGlavoJAŭstralioJava (programlingvo)Listo de studentoj en Akademio de SelmecKalifornioGiorgia MeloniSankta KompanioLitovioDilermando ReisPeleoDodekanoJakutioNulesPluvioDigital rights managementKladruby (distrikto Benešov)MerkredoNubo.reRumana lingvoKortegoDomajna nomsistemoŜtonumo de la diabloHTML16531-UndekinoIdeala Esperanto-BibliotekoDublinoĈina Akademio pri SciencojLinus TolkeCycLPu SonglingVikipedio en EsperantoRadioamatora operatoroSylvia SaintMoskvoDekoltaĵoAcetato19321900Tradicia scioDonkiĥoto (romano)BraziloAngla lingvoThe TimesMilena VelbaHans ModrowOficialaj aldonojLiĥtenŝtejnoFerenc BéldiSovetunioŠibenice (artileria fuortaro)IzopropilacetilenoLondono🡆 More