Johann Heinrich HÜBSCHMANN (naskiĝinta en la 1-a de julio 1848 en Erfurto, mortinta en la 20-a de januaro 1908 en Freiburg im Breisgau) estis germana orientalisto.
Li fondis la modernan esploradon pri la armena lingvo.
Johann Heinrich Hübschmann | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de julio 1848 en Erfurto |
Morto | 21-an de januaro 1908 (59-jaraĝa) en Freiburg |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Reĝlando Prusio |
Alma mater | Friedrich-Schiller-Universitato Jena |
Okupo | |
Okupo | lingvisto • armenologo • universitata instruisto • filologo • orientalisto |
La filo de muelisto el la erfurta Stiftsmühle studis en Jena, Tübingen, Leipzig kaj Munkeno, kie li doktoriĝis en la jaro 1872-a. En 1885 li edziĝis al Anna Hübschmann, nask. Meyer, vidvino de Siegfried Goldschmidt.
Lia habilitiĝo estis en 1875 en Leipzig, kie li fariĝis unu jaron poste profesoro ordinara. Kiam li povis elekti iri al Graz aŭ al Strasburgo li elektis Alzacon kaj restis tie ĝis la morto, malgraŭ aliaj vokoj faritaj el Halle (1885) kaj Vieno (1900).
Kiel fakulo li sukcesis montri ke la armena estas memstara lingvo ene de la hindeŭropa lingvaro, kvankam la siatempaj kolegoj pensis ke la armena estus iu irana aŭ hinda branĉo. Lia ĉefverko - kiu restis nefinita - estis la Armenische Grammatik de 1897.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Johann Heinrich Hübschmann, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.