Jozefo WASNIEWSKI (Józef WAŚNIEWSKI) (naskiĝis la 3-an de junio 1858 en Złoty Potok, nun la distrikto Częstochowa, mortis la 19-an de februaro 1897) estis pola esperantisto kaj ĵurnalisto.
Jozefo Wasniewski | |
---|---|
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Duduś |
Naskiĝo | 3-an de junio 1858 en Złoty Potok |
Morto | 19-an de februaro 1897 (38-jaraĝa) en Varsovio |
Mortokialo | aneŭrismo |
Tombo | Tombejo Powązki en Varsovio |
Lingvoj | Esperanto • pola • sveda |
Ŝtataneco | Rusia Imperio • Pollando |
Subskribo | |
Okupo | |
Okupo | esperantisto • ĵurnalisto • kontisto • kolumnisto • verkisto |
Verkoj | En la brikejo |
Esperanto | |
Esperantisto numero | 2572 |
Li estis unu el la plej agemaj pioniroj de Esperanto, "nia Apostolo en Polujo" (Lingvo Internacia n-ro 3/1897). Liaj verkoj troviĝas en La Esperantisto, Lingvo Internacia kaj Fundamenta Krestomatio. En 1896 lia originala novelo En la brikejo estis premiita dum la unua konkurso de Esperanto-literaturo. Li kiel la unua komencis la tre gravajn vojaĝojn inter-Esperantistajn.
Post la morto de Waśniewski, kaŭzita de aneŭrismo, Valdemar Langlet dediĉis al li la poemon Al la memoro de Josef Wasniewski, kiu troviĝas en Fundamenta Krestomatio. Otto W. Zeidlitz verkis pri li la poemon Al memoro de J. Wasniewski, kiu troviĝas en Lingvo Internacia.
Waśniewski estis pioniro de Esperanto-turismo. Li korespondis kun esperantistoj el Norvegio kaj Svedio, rezulte de kio li komencis vojaĝi en Skandinavio. Waśniewski lernis la svedan, popularigis informojn pri Skandinavio en Pollando, kaj pri la pola literaturo – en Svedio. En la pola ilustrita semajngazeto Wędrowiec (Vagabondo) Waśniewski publikigis la serion de artikoloj Wspomnienia z podróży na północ (Rememoroj el la vojaĝoj al la nordo).
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Jozefo Wasniewski, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.