Józef Piotr LOMPA (naskiĝis la 29-an de junio 1797 en Olesno, mortis la 29-an de marto 1863 en Woźniki) estis pola soci-nacia aganto en Supra Silezio, poeto, publicisto, kunlaboranto de pluraj revuoj, prozisto, pioniro de popola klerigado kaj etnografio en Silezio.
Pioniro de pola nacia renaskiĝo en Supra Silezio, aŭtoro de pollingvaj lernolibroj.
Józef Lompa | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Józef Lompa | ||
Naskiĝo | 29-an de junio 1797 en Olesno | |
Morto | 29-an de marto 1863 (65-jaraĝa) en Woźniki | |
Lingvoj | pola vd | |
Ŝtataneco | Reĝlando Prusio vd | |
Profesio | ||
Alia nomo | A. Mieczyński vd | |
Okupo | poeto • verkisto • ĵurnalisto • tradukisto vd | |
Aktiva en | Supra Silezio vd | |
Aktiva dum | 1845– vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Józef Lompa naskiĝis en familio de metiistoj. En la jaroj 1815-1817 lernis ĉe katolika seminario en Vroclavo. Post reveno al Supra Silezio kontribuis al fondo de bazlernejo en Lubsza apud Lubliniec, kie dum ĉ. 30 jaroj laboris en la posteno de instruisto. Ankaŭ estis komunuma skribisto kaj orgenisto.
Dum la tuta lerneja periodo dediĉis sin al literatura verkado. En Bytom ligiĝis al "Dziennik Górnośląski" (Ĵurnalo de Supra Silezio), defendanta rajtojn kaj lingvon de pola loĝantaro. En 1848 iniciatis fondon de la Societo de Instruistoj-Poloj kaj de la Asocio de Laborantoj por Klerigo de la Popolo de Supra Silezio en Bytom. Li postulis lernadon de la pola lingvo kaj de historio de Pollando en lernejoj kaj estis engaĝita en la ideo pri fondado de polaj bibliotekoj en Silezio. Pro sia socia kaj nacia agado estis maldungita de prusaj regopovoj kaj translokiĝis al Woźniki.
Enterigita en tombejo de Woźniki.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Józef Lompa, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.