Józef Światło, ĝuste Izaak Fleischfarb (naskiĝis la 1-an de januaro 1915 en Medyń (nun en Ternopila provinco), mortis la 2-an de septembro 1994 en Usono) – alta funkciulo de Ministerio pri Publika Sekureco, vicdirektoro de la 10-a Departamento, subkolonelo.
Timante purigojn, post aresto de Lavrentij Berija en 1953, dum ofica vojaĝo al Orienta Berlino fuĝis al Okcidenta Berlino.
Józef Światło | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1915 en Medyn |
Morto | 2-an de septembro 1994 (79-jaraĝa) en Usono |
Lingvoj | pola |
Ŝtataneco | Pollando |
Okupo | |
Okupo | ŝtata funkciulo • ŝuisto |
Li naskiĝis en juda familio de Gabriel Fleischfarb, stokisto en muelejo. Lia patrino nomiĝis Wieseltur. La familio baldaŭ translokiĝis al Krakovo, kie finis sep klasojn de fundamenta lernejo kaj eklaboris kiel ŝuisto. Junece agis en cionisma organizo Gordonia, kaj poste ekde 1933 en Komunista Asocio de Pola Junularo en Krakovo, pro kio estis arestita en la jaroj 1934 kaj 1936. Duone de 1936 edziniĝis al Fryda Zollman. De 1936 aktivis en sindikatoj.
En 1939 dum germana invado en Pollandon soldatservis ĝis la 20-an de septembro, kiam trafis en germanan malliberon. Post forkuro transiris al sud-orienta Pollando okupata de Ruĝa Armeo. El tiuj tempoj li rememoris – Kiam mi vidis rilaton de NKVD kaj sovetaj komunistoj al malnovaj polaj komunistoj, mi ne konfesis al mia komunisma pasinteco. Post certa tempo estis arestita kaj foveturigita profunden en Sovetunion. Post subskribo de la pakto Sikorski-Majski liberiĝis kaj translokiĝis al Kazaĥio, kie laboris kiel ŝuisto. Tie ekkonis kaj la 26-an de aprilo 1943 nuptis sian duan edzinon, Justyna Światło transprenante ŝian nomon.
Servante en laboraj batalionoj profitis amnestion en 1943. Li ne strebis akcepton al Pola Armeo en Sovetunio de generalo Władysław Anders, sed eniris al pola divizio de Zygmunt Berling. Direktita de Komunista Partio de Sovetunio al la Unua Pola Divizio je la nomo de Tadeusz Kościuszko. Post malkaŝo de sia komunista hisorio rapide avancis. Jam en 1943 iĝis subleŭtenanto kaj politika oficiro kunlaboranta kun la soveta NKVD
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Józef Światło, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.