Ivan REBROFF (naskiĝis kiel Hans-Rolf Rippert je la 31-a de julio 1931 sur kajo en Berlino du monatojn tro frue, mortis en Frankfurto ĉe Majno je la 27-a de februaro 2008) estis germana kantisto kun eksterordinara voĉa atingopovo de kvar kaj duona oktavoj, de soprano al baso.
Rebroff estas fama pro la kantado de rusia popolmuziko (la gepatroj estis rusiaj enmigrintoj), sed li ankaŭ kantas en operoj, leĝerklasikaĵoj kaj popolkantaĵoj el multaj aliaj landoj.
Rebroff priskribis sin mem kiel internaciulo, la ligo inter 'Oriento kaj Okcidento'. Li vivis sur Skopelos unu el la Sporadoj en Grekio. Ivan kantis en pli ol 6 000 koncertoj dum sia kariero, inkluzive dujara restado ĉe la franca operejo kie li kantis inter aliaj majstraĵoj, Violonisto sur la tegmento. Kiam li jam pasis la aĝon de 70 jaroj li faris rondvojaĝon tra Aŭstralio kaj kantis en 12 spektakloj dum 14 tagoj.
Ivan Rebroff mortis en Frankfurto ĉe Majno post longa malsano. Kvar tagojn post lia morto, lia frato Horst Rippert, naŭ jarojn pli aĝa ol li, postulis parton el la vasta fortuno de Ivan.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Ivan Rebroff, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.