Profesoro SZERDAHELYI István (serdaheji) (naskiĝis la 20-an de aŭgusto 1924 en Negreşti-Oaş, mortis la 21-an de aŭgusto 1987 en Budapeŝto) - hungara lingvosciencisto, esperantologo, vortaristo, juristo kaj pedagogo.
En 1965 fondis kaj gvidis Esperantologian Fakkomisionon de Hungaria Esperanto-Asocio, kaj en 1966 fondis Esperanto-fakon ĉe ELTE kies lekcianto estis ĝis sia morto
István Szerdahelyi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 20-an de aŭgusto 1924 en Negrești-Oaș |
Morto | 21-an de aŭgusto 1987 (63-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | Esperanto • hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Memorigilo | |
Okupo | |
Okupo | slavisto • vortaristo • interlingvisto • esperantisto • Wiki Esperantoesperantologo |
Post studo de juro kaj ŝtatoscienco en Kolozsvár (nun: Cluj-Napoca) kaj Budapeŝto en la jaroj 1942-1950 li akiris diplomon pri juro kaj ŝtatoscienco. Sekvatempe li studis en Budapeŝto rusan lingvon kaj literaturon. En tiu ĉi fako li diplomiĝis en 1953. En la sama jaro li ricevis la titolon de doktoro "juris utriusque rerum politicarum". En 1966 li fondis la Esperanto-fakon de la budapeŝta Universitato Eötvös Loránd, helpe de profesoro Géza Bárczi kaj fariĝis tie profesoro pri interlingvistiko, esperantologio kaj aplikata lingvistiko. Ekde 1985 ĝis sia morto István SZERDAHELYI estis prezidanto de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI). Li ankaŭ estis membro de Eŭropa Klubo kaj aktivis en la Akademio Internacia de Sanmarino (AIS).
De 1983 Szerdahelyi gvidis ellaboron de Hungara-Esperanto vortaro. La unua versio estis preta en 1987, sed ne povis esti finpretigita pro lia frua morto. Ilona Koutny transprenis la gvidadon de la vortaraj laboroj, kunredaktoroj estis Ottó Haszpra kaj Balázs Wacha, krome ĉirkaŭ 50 aliaj kontribuintoj. En 1996 fine aperis la "Hungara-Esperanta Meza Vortaro" en Budapeŝto. Laŭ ĝia antaŭparolo la vortaro entenas ĉirkaŭ 45.000 vortar-artikolojn (65000 leksikajn unuojn). Ĝia antaŭulo, la malgranda vortaro hungara-esperanta de Alfonz Pechán de 1961 enhavas nur la duonon. La "Meza Vortaro" estas la unua tiukategoria vortaro etnolingvo-Esperanta de eŭropa lingvo. Nur la germana-esperanta de Erich-Dieter Krause de 1983 tiutempe havis similan amplekson kun ĉirkaŭ 40.000 leksikaj unuoj. La "Granda Vortaro Franca-Esperanto" de Le Puil kaj Danvy de 1992 postrestas ĝin laŭ amplekso (ĉ. 32.000 vortaraj artikoloj) kaj el leksikografiaj vidpunktoj, la preskaŭ samtempa Angla-Esperanta de Peter Benson (1995) ankaŭ estas malpli ampleksa kun ĉirkaŭ 28 000 kapvortoj. La grandaj vortaroj de Minnaja (itala-esperanta, 1996), de Diego (hispana-esperanta, 2002) kaj Krause (germana-esperanta, 2007) sekvis nur poste.
Aperis [minimume] tri volumoj da eseoj de la Esperanto-Fako de la universitato Eötvös Loránd - inspiritaj de Prof. Szerdahelyi:
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article István Szerdahelyi, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.