Islama ŝtato (en araba الدولة الإسلامية al-dawlah al-islamīyah) estas tipo de registaro, en kiu unuaranga bazo por la regado estas la ŝario (ŝaria aŭ islama religia juro).
Tiu ĉi artikolo temas pri la teoria koncepto de islama ŝtato. Pri la ĝihada grupo, kiu okupas regionojn en Irako kaj Sirio, vidu la artikolon Islama Ŝtato de Irako kaj Sirio. |
El la komencaj jaroj de Islamo, nombraj registaroj fondiĝis kiel "Islamaj", ĉefe la Kaliflando establita de la islamia profeto, nome Muhammad kaj tio inkludis sekvajn registarojn regitajn laŭ la estreco de kalifo (kun signifo "sukcedanto" de Muhammad, la profeto).
Tamen, la termino "Islama ŝtato" prenis pli specifajn modernajn konotaciojn ekde la 20a jarcento. La koncepto de moderna islama ŝtato rekonstruiĝis fare de ideologoj kiaj Abul A'la Maududi, Ajatolaho Ruhollah Ĥomejni, Israr Ahmed, kaj Sajid Kutb. Kiel ĉe la komenca koncepto de kaliflando, la moderna islama ŝtato havas radikjon sur la islama juro. Ĝi estas muldita laŭ la regado fare de Muhammad. Tamen, malkiel kaliflandaj registaroj kiuj estis imperiaj despotismoj aŭ monarkioj (arabe: malik), moderna islama ŝtato povas aliri al modernaj politikaj institucioj kiaj balotadoj, parlamentoj, juro, kaj popola suvereneco.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Islama ŝtato, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.