Ishwar Chandra Vidyasagar [iiŝvar ĉandra vidjaasaagar; bengale ঈশ্বরচন্দ্র বিদ্যাসাগর (La 26-an de septembro 1820 en Birsingha, Brita Hindio - la 29-an de julio 1891, en Kolkato, Brita Hindio), estis klerulo, edukisto, socio-reformanto, kaj filantropo.
Li tiel elstaris je siaj bakalaŭraj studoj pri la sanskrita kaj la filozofio, ke la kolegio Sanskrit College en Kolkato, kie li studis, donis al li la honoran titolon "Vidyasagar" ("Oceano de Scio"). Liaj klopodoj simpligi kaj modernigi la bengalan prozon estis signifaj. Li ankaŭ raciigis kaj simpligis la bengalan alfabeton kaj tiparon.
Ishwar Chandra Vidyasagar | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
ঈশ্বরচন্দ্র বিদ্যাসাগর | ||
Naskiĝo | 26-an de septembro 1820 en Birsingha | |
Morto | 29-an de julio 1891 (70-jaraĝa) en Kolkato | |
Religio | hinduismo vd | |
Lingvoj | bengala • sanskrito vd | |
Ŝtataneco | Brita Hindio vd | |
Alma mater | The Sanskrit College and University • Sanskrit Collegiate School vd | |
Subskribo | ||
Familio | ||
Gefratoj | Shambhu Chandra Vidyaratna • Dinabandhu Nyaratna vd | |
Infanoj | Narayan Chandra Vidyaratna vd | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto • lernejestro • profesoro vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Kiel edukisto, li starigis multajn lernejon por knabinoj. Li ankaŭ malfermis "noktan lernejon" por plenkreskuloj en sia hejmo. Krom tiuj ĉi, li estis aktivulo por la geedziĝo de hinduaj vidvinoj. Malgraŭ forta opozicio, li sukcesis en sia kampanjo.
Li verkis plurlingve, plurgenre, kaj plurteme. Li verkis sanskritajn lernolibrojn, tradukis diversajn verkojn el la hindia kaj la sanksrita en la bengalan, kompilis antologiojn de la angla literaturo, kaj verkis aŭtobiografion.
Omaĝe al liaj kontribuoj, la registaro de Okcidenta Bengalio lanĉis en 1980 la premion Vidyasagar-Dinamoyee (kunhonore de lia edzino). En 2021 oni atribuis tiun premion al la esperantisto Probal Dasgupta.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Ishwar Chandra Vidyasagar, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.