Internacia Asocio de Revoluciaj Esperantaj Verkistoj (IAREV) estis fondita en 1931 de proletaj esperantistaj verkistoj el Germanio kaj Sovetio.
Ĝin prezidis la germana komunista verkisto Ludwig Renn [Ludvig Ren]. En tiu epoko ĝi eldonis la gazeton La Nova Etapo.
La asocio ĉesis funkcii fine de 1933 pro la aresto de Renn fare de la nazia registaro kaj la komenco de subpremo kontraŭ esperantistoj en tiu lando, post la alveno ĉe la povo de Hitler.
En 1934 ĝin reaktivigis Eŭgeno Miĥalski kaj Honoré Bourguignon [Onore' Burginjon']. Malgraŭ multaj malfacilaĵoj, la asocio funkciis ĝis 1937, kiam preskaŭ ĉiuj sovetaj komitatanoj estis mortpafitaj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Internacia Asocio de Revoluciaj Esperantaj Verkistoj, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.