Karin Inger Monica NILSSON (naskita la 4-an de majo 1959 en Kisa, komunumo Kinda en Östergötland) estas sveda aktorino.
Inger Nilsson | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Inger Nilsson | |||||
Naskonomo | Karin Inger Monika Nilsson | ||||
Naskiĝo | 4-an de majo 1959 (64-jaraĝa) en Kisa | ||||
Lingvoj | sveda vd | ||||
Ŝtataneco | Svedio vd | ||||
Familio | |||||
Gefratoj | Anders Nilsson vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | aktoro • kantisto • filmaktoro • sekretario vd | ||||
Aktiva dum | 1969– vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Kiam ŝi aĝis 10, ŝi komencis sian aktoran karieron en la rolo de Pipi Ŝtrumpolonga, knabina figuro el infanlibroj de Astrid Lindgren, kun ruĝa peruko kaj survizaĝen pentritaj lentugoj. La unua filmo estis 13-parta televida serio reĝisorita de Olle Hellbom. La filma materialo de la televida serio ankaŭ prezentiĝis en formo de du unuaj kinejaj filmoj. En 1970 ŝi aktoris en du pliaj Pipi-filmoj de Hellbom kaj ankoraŭ en 1973 faris unu tian. En ĉiuj tiuj filmoj ŝi aktoris proksime kun Pär Sundberg kaj Maria Persson, kiuj ludis la amikojn Tomi kaj Anjo, gefratoj el najbara domo.
Ŝi kantis la kanton de la televidserio kaj de la filmoj en la sveda kaj finna. En la jaro 1978 ŝi registris sondiskon, sen venda sukceso.
Post siaj infanaj jaroj ŝi ne havis grandajn rolojn en teatro aŭ filmoj kaj ŝi preskaŭ ne laboris plu kiel aktorino en televido aŭ kino. Almenaŭ ĝis la unuaj jaroj de la 21-a jarcento ŝi laboris kiel kuracista sekretariino en Stokholmo. Tamen, ŝi plu aktoradis dum tiuj jaroj. En 2000 la sviso Xavier Koller donis al ŝi rolon en sia filmo Gripsholm, bazita sur romano de Kurt Tucholsky. De la jaro 2006, ŝi aktoris en du televidserioj kaj unu mallonga filmo.
Pippi gajnigis al ŝi plurajn premiojn:
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Inger Nilsson, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.