La indico de perceptata korupto aŭ internacia koruptindico (angle: Corruption Perception(s) Index (CPI)) estas publikigata ekde 1995 de Travideblo Internacia, ne-registara organizaĵo, kiu tutmonde luktas kontraŭ korupto.
Johann Graf Lambsdorff, profesoro pri ekonomiterorio ĉe la Universitato Passau, kreis la indicon en 1995 kaj starigas ĝin ekde tiam laŭmende de Travideblo Internacia.
La IPC indikas la percepton de korupto. Ĝi listigas landojn laŭgrade kiel oficialuloj kaj politikistoj perceptas korupton. La indico varias de 0 ĝis 10; 0 estas la plej malforta percepto pri korupto, kaj indikas do la plej bonan rezulton.
En la jaro 2007 Somalio, Birmo kaj Irako montriĝas la plej koruptaj ŝtatoj; la malplej koruptaj estis Danio, Finnlando kaj Novzelando. Senŝanĝe Svislando restis en la 7-a rango, kune kun Nederlando. Germanio restis en la 16-a rango, Aŭstrio estas nun en la 15-a rango, do ĝi malplibonigis sian rangon je 4 pozicioj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Indico de perceptata korupto, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.