Ina kondomo ekzistas ekde la 1990-aj jaroj.
Ĝi estis elpensita kiel alternativo al vira kondomo. Ĝi estas la sola virina kontraŭkoncipilo protektanta samtempe kontraŭ sekse transdoneblaj malsanoj kiel aidoso. Ĝi estas ĉirkaŭ 18 cm longa kaj farita el maldika neŝirebla plasto (kutime polietileno aŭ poliuretano). La kondomo estas ekipita de du ringoj, la ekstera situante ekster la vagino, la interna profunde en la vagino.
Post iom da trejnado la uzo de la ina kondomo estas facila. En landoj, kie aidoso estas tre disvastigita, ekzemple en landoj en Afriko, oni ofte uzas ilin.
La pli grandan, malferman ringon oni metas ekstere sur la vagineniro, la internan ringon oni kunpremas kaj enmetas en la vaginon, profunde ĝis la utera koleto. Dum la lokado la interna ringo estas tenita de la polekso kaj meza fingro. La interna ringo estas puŝata enen ĝis la utero kaj la korekta situo kontrolota. Post seksumado oni povas forpreni ĝin.
La ina kondomo kaptas la spermon kaj malaltigas la infektadoriskon de sekse transdoneblaj malsanoj.
Inaj kondomoj vendeblas en apotekoj kaj per interreto. Paketo de tri kondomoj kostas ĉirkaŭ 8 eŭrojn.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Ina kondomo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.