Imbolko: Gaela festo

Imbolko (kimre kaj angle imbolc) estas unu de la kvar pligrandaj festivaloj de vikanoj.

Nordhemisfere, oni festas ĝin la 1-an de februaro, kaj sudhemisfere la 1-an de aŭgusto.

La festo estas tradicia tempo por adeptigo de estontaj vikanoj.

Historio de Imbolko

Historie, Imbolko estis Irlanda festtago dediĉita al Brigid, la Diino de kreemeco, metalverkado, kaj kuracigado. Feminisma interpreto de Brigid estas fikciigita en la romano La fajroj de Bride, de Ellen Galford.

La signifo de la nomo 'Imbolko'

Imbolko: Historio de Imbolko, La signifo de la nomo Imbolko, Imbolko kiel ĝin festas Vikanoj 
La nomo de la festo originale estis 'Oimelc', kiu signifas 'ŝafinan lakton'.

'Imbolko' literale signifas 'en la ventro de la Patrino', sed ties originala Kelta nomo, 'Oimelc', signifas 'ŝafinan lakton' aŭ 'la festeno de la ŝafina lakto'. Ambaŭ referencas al la printempiĝado, kiel rimarkigite de la lakto de ŝafinoj dum naskiĝas siaj ŝafidoj. Aliaj nomoj de la sama festo estas Gwyl Fair kaj 'la festeno de Pan'.

Imbolko kiel ĝin festas Vikanoj

Imbolko estas la komenco de printempo. Festoj temas pri lumiĝo kaj novaj komencoj, kaj, kiel ĉiuj la lumaj festoj, puriga festivalo dum kiu oni forigas la malnovan honore al la nova.

Kelkaj faraĵoj kiuj okazas tradicie dum Imbolko: Kandelbruligoj, Ŝtonkolektadoj, Neĝtraambuladoj dum kiuj oni serĉas la unuajn rimarkigojn de la Printempo, Manĝado, kaj bruligo de ĝojfajrojn.

Tradiciaj Imbolkaj manĝaĵoj kiaj lakto, pano, aŭ terpomoj estas inkluzivigitaj en specialajn manĝadojn, kaj la ĉefa celo de magiaĵoj igitaj dum ĉi tiu festivalo estas tiuj kiuj temas pri ŝanĝigo.

Imbolko laŭ Vikana mitologio

La Diino naskas sian infanon kaj poste reiĝas virgulino. La infana Dio kreskas (onidire, oni povas vidi tion laŭ la kresko de la tagluma tempo).

Notoj

(1) http://www.wicca.com/celtic/akasha/imbolclore.htm Arkivigite je 2009-09-09 per la retarkivo Wayback Machine (2) http://www.religioustolerance.org/wicimbolc.htm Arkivigite je 2008-05-11 per la retarkivo Wayback Machine

Vidu ankaŭ

Tags:

Imbolko Historio de Imbolko La signifo de la nomo Imbolko kiel ĝin festas VikanojImbolko NotojImbolko Vidu ankaŭImbolko1-an de aŭgusto1-an de februaroAngla lingvoFestivaloKimra lingvoViko

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

Angla lingvoSeviloBenifaió (stacidomo)g2w7nWest Ham United4-DodekinoKovriloBurgo HoheneckenSanskritoKotonsepariloApple TV+SvislandoPjotr Iljiĉ ĈajkovskijFagotoKladruby (apartigilo)Malalta ĉambroApriloWilli StophAngoroj25-a de aprilo2-HeptinoTyburcjusz Tyblewski2-DodekinoZamenhofa Tago1-Dodekino1-UndekinoPoŝtmarkoj pri esperantoItala lingvoPetroupimKanceroOtavoFrancioSovetunioBaza enspezoSun MicrosystemsSpecloIzopropilacetileno1653Seksa pozicioStrekokodoHari Poter kaj la Ŝtono de la SaĝulojUndekanoTisemUsona Enlanda MilitoSunoSovetoTaja lingvoVajmarhaloparkoKievoPiedoTamtamoKarlo la 3-a (Britio)Walter Ulbricht27241 SunilpaiIsabelle AdjaniAPortugalojBuduslăuErfurtoSalinas (Alakanto)DDTGramatikoVulvo🡆 More