En lingvoscienco, idiolekto (de la grekaj ἴδιος /ídios/ «propra, persona, aparta» kaj λέγω /légo/ «(mi) parolas») estas lingvovarianto uzata de individuo kaj karakterizata de apartaj vortoprovizo, gramatikaĵoj, prononcmaniero kaj frazeologio.
Idiolekto estiĝas pro influo de socia grupo, edukado, profesio, lingva modo. Sian idiolekton havas ĉiu homo. Unu el la karakterizaj trajtoj idiolektaj estas kiom ofte kaj kiujn ŝtopvortojn la parolanto uzas.
Esperantiston povas krome influi la gepatra lingvo kaj lingva teorio. En Esperantujo fakte personaj idiolektaj trajtoj aparte oftas kaj abundas pro la specifa aparteco de la uzado de la lingvo fare de individuoj kiuj ne uzas ĝin ĉiutage kaj konstante, kiel ja okazas per la ĉiutaga nacia lingvo.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Idiolekto, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.