Hopman-Pokalo

En la monda turniro Hopman-Pokalo - angle Hopman Cup, hispane Copa Hopman, ruse Кубок Хопмана - konkuras la tutmonde plej bonaj ok naciaj teamoj pri unuopaj matĉoj kaj duoblaj paraj matĉoj de teniso.

En ĉiu komparo inter du naciaj teamoj estas ludataj po unu vira kaj virina unuopaj matĉoj, kaj aldone unu duobla para matĉo (nomata mixed, do sekse "miksita"). Ĝi konsideriĝas samranga al la tutmondaj turniroj Davisa Pokalo (Davis Cup) por viraj naciaj tenisaj teamoj kaj Federacia Pokalo (Fed Cup) por virinaj naciaj tenisaj teamoj. Sian nomon la pokalo havas de la aŭstralia tenisisto Harry Hopman.

Hopman-Pokalo
Hopman-Pokalo
recurring tennis tournament • tennis team event
Nomita laŭ Harry Hopman
Lando Aŭstralio
Fondita en 1989
En TTT Oficiala retejo vd
Hopman-Pokalo
vdr
Hopman-Pokalo
Internacia Tenisa Federacio
loko Perto
lando Hopman-Pokalo Aŭstralio
speco hala turniro
retejo: www.hopmancup.com.au Arkivigite je 2006-03-07 per la retarkivo Wayback Machine

La ideo por tia regula turniro unuafoje diskutiĝis en 1984, sed daŭris ĝis la jaro 1989, kiam la unua turniro vere realiĝis. Ekde tiam la evento ĉiujare fine de decembro respektive komence de januaro okazas en la aŭstralia urbo Perto.

La reguloj por la turniro plurfoje iom ŝanĝiĝis intertempe. La nombro de la partoprenantaj naciaj teamoj alternis inter 8 (en la unua turniro 1988/89) kaj 12 (en la dua ĝis sepa eldono de la turniro). Ekde la oka eldono de la evento denove partoprenas 8 teamoj. La vico de la unuopaj matxoj komence estis virina unuopa matĉo, duobla para kaj fine vira unuopa matĉo, sed ekde la tria turnira jaro la vico estas virina, poste vira unuopa matĉoj kaj fine la duobla para matĉo, por doni al la duobla fortokomparo la eblecon eventuale decidi pri la gajnanta teamo kaj doni al ĝi publike pli altiran pozicion. Komence laŭ lotumo konkurencis po du el la entute ok teamoj, poste konkurencis po du el la kvar gajnintaj teamoj ("duon-finalo") kaj sekve en finalo la du teamoj gajnintaj en la duonfinalaj matĉoj. Ekde la deka eldono de la turniro komence interkonkurencas ĉiuj teamoj en du grupoj de entute kvar teamoj, poste sekvas duonfinalo inter la du plej sukcesaj teamoj el tiuj du grupoj, kaj fine la finalo. La nova turnira sistemo estas aparte aprezata de la publiko kaj konsiderata pli justa. Ankaŭ la maniero kiel kvalifikigi la ok turnire partoprenantan teamojn kaj la maniero kiel disdividi la interkonkurantajn teamojn respektive teamogrupojn, ŝanĝiĝis plurfoje.

Rekorda venka temao estas tiu de Usono, kiu ĝis 2010 gajnis kvinfoje en la turniro, lastfoje en 2008.

Por la spektantoj la turniro aparte interesas pro tio, ke kutime videblas la plej bona vira kaj plej bona virina tenisistoj de ĉiu partoprenanta lando, kaj ke en la duoblaj paraj matĉoj tiuj pintaj tenisistoj eĉ kune ludas. Ekzemple foje kune partoprenis la germanaj tenisistoj Boris Becker kaj Steffi Graf, kiuj krome tre malofte kune ludis tenison kaj ne facile interharmoniis; tamen komune ili ne venkis la turniron, kvankam kun aliaj partneroj ambaŭ ja gajnis ĝin - Steffi Graf en 1993 kaj Boris Becker en 1995.

Listo de la gajnintoj

Jaro Gajninta teamo Finala malvenkinto Rezulto Gajnintaj tenisistoj
1989 Hopman-Pokalo  Ĉeĥoslovakio Hopman-Pokalo  Aŭstralio 2:0 Miloslav Mečíř, Helena Suková
1990 Hopman-Pokalo  Hispanio Hopman-Pokalo  Usono 2:1 Emilio Sánchez, Arantxa Sánchez-Vicario
1991 Hopman-Pokalo  Jugoslavio Hopman-Pokalo  Francio 3:0 Goran Prpić, Monica Seles
1992 Hopman-Pokalo   Svislando Hopman-Pokalo  Ĉeĥoslovakio 2:1 Jakob Hlasek, Manuela Maleeva-Fragnière
1993 Hopman-Pokalo  Germanio Hopman-Pokalo  Hispanio 2:1 Michael Stich, Steffi Graf
1994 Hopman-Pokalo  Ĉeĥio Hopman-Pokalo  Germanio 2:1 Petr Korda, Jana Novotná
1995 Hopman-Pokalo  Germanio Hopman-Pokalo  Ukrainio 2:1 Boris Becker, Anke Huber
1996 Hopman-Pokalo  Kroatio Hopman-Pokalo   Svislando 2:1 Goran Ivanišević, Iva Majoli
1997 Hopman-Pokalo  Usono Hopman-Pokalo  Sud-Afriko 2:1 Justin Gimelstob, Chanda Rubin
1998 Hopman-Pokalo  Slovakio Hopman-Pokalo  Francio 2:1 Karol Kucera, Karina Habšudová
1999 Hopman-Pokalo  Aŭstralio Hopman-Pokalo  Svedio 2:1 Mark Philippoussis, Jelena Dokić
2000 Hopman-Pokalo  Sud-Afriko Hopman-Pokalo  Tajlando 3:0 Wayne Ferreira, Amanda Coetzer
2001 Hopman-Pokalo   Svislando Hopman-Pokalo  Usono 2:1 Roger Federer, Martina Hingis
2002 Hopman-Pokalo  Hispanio Hopman-Pokalo  Usono 2:1 Tommy Robredo, Arantxa Sánchez-Vicario
2003 Hopman-Pokalo  Usono Hopman-Pokalo  Aŭstralio 3:0 James Blake, Serena Williams
2004 Hopman-Pokalo  Usono Hopman-Pokalo  Slovakio 2:1 James Blake, Lindsay Davenport
2005 Hopman-Pokalo  Slovakio Hopman-Pokalo  Argentino 3:0 Dominik Hrbatý, Daniela Hantuchová
2006 Hopman-Pokalo  Usono Hopman-Pokalo  Nederlando 2:1 Taylor Dent, Lisa Raymond
2007 Hopman-Pokalo  Rusio Hopman-Pokalo  Hispanio 2:0 Dmitrij Tursunov (Дмитрий Турсунов), Nadja Petrova (Надежда Петрова)
2008 Hopman-Pokalo  Usono Hopman-Pokalo  Serbio 2:1 Mardy Fish, Serena Williams
2009 Hopman-Pokalo  Slovakio Hopman-Pokalo  Rusio 2:0 Dominik Hrbatý, Dominika Cibulková
2010 Hopman-Pokalo  Hispanio Hopman-Pokalo  Britio 2:1 Tommy Robredo, María José Martínez Sánchez
2011 Hopman-Pokalo  Usono Hopman-Pokalo  Belgio 2:1 John Isner, Bethanie Mattek-Sands
2012 Hopman-Pokalo  Ĉeĥio Hopman-Pokalo  Francio 2:0 Tomáš Berdych, Petra Kvitová
2013 Hopman-Pokalo  Hispanio Hopman-Pokalo  Serbio 2:1 Fernando Verdasco, Anabel Medina Garrigues

Eksteraj ligiloj

Tags:

AngleDavisa PokaloFederacia PokaloHarry HopmanHispaneRuseTeniso

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

Organizaĵo de Iberamerikaj Ŝtatoj por la Edukado, Scienco kaj KulturoInterretoAntaŭa vokaloPekinoSkizofrenioKalifornioLope de VegaMater DolorosaAmbasadoCurlieChrášťany (distrikto Benešov)KontraktoPermakulturoBenicarlóŬReformprojekto de ZamenhofAmfetaminoLena KarpuninaBriteliroRevolucio de la DiantojAblativoServiloDamaskoKanada TagoPovilas JegorovasOrdiga algoritmoKastelo PrielauLuljeta LleshanakuSokratoTiraspoloHumanismoJózsef Nemes-LampérthAntikva EgiptioDenaskaj Esperanto-parolantojNaftoZeŭsoKendji GiracVikimedia KomunejoNorma datumaroZagreba metodo1-NoninoPIVKondomoElon MuskVetludoBananoBernie SandersSerio John J. MaloneNaturoBudhismo en JapanioMaren StoffelsĜenerala Datum-Protekta RegularoAntal FaludiListo de retaj videoservoj kaj videokanaloj en EsperantoBarack ObamaBabilejoVikicitaroFrancisco de GoyaAmpallangSud-KoreioAngla nacia teamo de futbaloJoaquín RodrigoMerloPilszczAlcoutim1-HeptenoDomoSerĉilo-optimumigo🡆 More