Granda Hindio estis la historia etendo de la kulturo de Hindio trans la Hinda subkontinento.
Tio partikulare koncernas la etendon de Hinduismo kaj Budhismo el Hindio tra Sudorienta Azio, Centrazio kaj Ĉinio laŭ la transmito de Budhsimo tra la Silka Vojo dum la komencaj jarcentoj de la Komuna Erao, kaj la etendo de la hindiaj skribsistemoj kiaj la Pallava alfabeto de sudhindia Pallava dinastio al Sudorienta Azio fare de vojaĝistoj kaj mar komercistoj de la 5a al la 15a jarcentoj. Ĝi priskribas ankaŭ la establadon de hindiigitaj regnoj en Sudorienta Azio kaj la etendon de la hindiaj skribmaniero, arkitekturo kaj administrado. Okcidente, Granda Hindio koincidas kun Granda Persio en Hindukuŝo kaj Pamiro. La termino estas ligita al geografiaj malcertaĵoj ĉirkaŭ la enhavo de la termino "Indies" dum la Epoko de Malkovroj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Granda Hindio, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.