Hind-Pacifiko aŭ Hindo-Pacifiko, foje konata ankaŭ kiel Hind-Okcidenta Pacifiko, estas biogeografia regiono de la maroj, enhavanta la tropikajn akvojn de la Hinda Oceano, la okcidentan kaj centran Pacifikan Oceanon, kaj la marojn konektantajn ambaŭ en la ĝenerala areo de Indonezio.
Ĝi ne inkludas la moderklimatajn kaj polusajn regionojn de la Hinda kaj Pacifika oceanoj, dum la Tropika Orienta Pacifiko, laŭlonge de la marbordo de Pacifiko de Ameriko, estas ankaŭ distinga mara ekoregiono.
La termino estas ĉefe utila en marbiologio, iktiologio, kaj similaj fakoj, ĉar multaj maraj habitatoj estas sinsekve konektataj el Madagaskaro al Japanio kaj Oceanio, kaj nombraj specioj loĝas ĉe tiu teritorio, sed ne troviĝas en la Atlantika Oceano.
Tiu regiono havas escepte altan riĉon de specioj, inklude 3000 speciojn de fiŝoj, kompare kun ĉirkaŭ 1200 en la venonta riĉa regiono, nome Okcidenta Atlantiko, kaj ĉirkaŭ 500 speciojn de koraloj, kompare kun ĉirkaŭ 50 specioj en Okcidenta Atlantiko.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Hind-Pacifiko, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.