Henriette von MEERHEIMB, fraŭlina kaj aŭtora nomo de Margarethe Henriette Marie Gräfin von Bünau (naskiĝinta la 28-an de julio 1859 en Ramin-Schmagerow, mortinta la 30-an de januaro 1920 en Vajmaro) estis germana verkistino.
Henriette von Meerheimb | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 28-an de julio 1859 en Ramin | |
Morto | 30-an de januaro 1920 (60-jaraĝa) en Vajmaro | |
Lingvoj | germana vd | |
Ŝtataneco | Germanio vd | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Henriette von Meerheimb originas el la meklenburga dinastio de von Meerheimb estante la tria el kvaro da filinoj de Ferdinand von Meerheimb kaj Brunhilde von Ramin el la domo Schmagerow. Unue ŝi edzinis (ekde 1881) por Max Freiherr Treusch von Buttlar-Brandenfels, de kiu ŝi divorcis baldaŭ. En la 17.3.1890 ŝi nuptis en Berlino la majoron Rudolf von Bünau (* 1852), posta komandanto ĉe Bückeburg kaj praido de la historiisto Heinrich von Bünau.
Henriette verkis antaŭ ĉio romanojn historiajn sed ankaŭ novelojn kaj rakontojn. En 1914 ŝi publikigis leterojn de la patro sub la titolo Briefe eines preußischen Offiziers aus dem Jahre 1848.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Henriette von Meerheimb, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.