Hejmo estas loĝejo aŭ domo de homoj, precipe por familioj.
Ĝi esence estas konstruaĵo, havante murojn kaj tegmenton. Ĝi ŝirmas siajn loĝantojn kontraŭ vetero. La internon de hejmo homoj plikomfortigas per mebloj, kiel tablo, seĝo, kaj lito. La ĉirkaŭon de la hejmo oni povas beligi per ĝardeno kaj arboj.
Tamen, hejmo povas esti pli primitiva. Oni povas loĝi en hejmo malpli fiksata, kiel tendo aŭ iglo. Primitiva homo loĝis en kavernoj.
Modernaj hejmoj havas elektran servon por lampoj, telefonon, akvotubojn, kaj kloaktubojn. Iuj hejmoj havas kablan televidon aŭ satelitan televidon.
Pliofte, hejmo havas kelkajn ĉambrojn, kvankam iuj havas multajn, kaj iuj havas nur unu. Ofte, ĉambron oni uzas por specifa tasko. (Ekzemple, oni kuiras ĉefe en kuirejo.)
Hejma ekonomio (kutime referita kun la aldona parto de nutrado; ankaŭ nomata hejmscienco aŭ familiscienco kaj konsuma scienco) estas studobjekto, kiu traktas la rilaton inter individuoj, familioj, komunumoj kaj la medio en kiu ili vivas.
Ne konfuzu hejmo-n kun patrujo (hejmlando).
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Hejmo (loĝejo), which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.