Heinz Dieter MAAS (naskiĝis la 25-an de aprilo 1940, mortis la 4-an de aprilo 2024) estis germana diplomiĝita matematikisto, pioniro de maŝin-tradukado kaj Esperanto-aktivisto en Sarlando kaj en la iama Neŭtrala Esperanto-Movado.
Heinz Dieter Maas | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de aprilo 1940 |
Morto | 4-an de aprilo 2024 (83-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto • germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto • matematikisto |
Maas diplomiĝis pri matematiko en la Universitato de Sarlando en Saarbrücken kaj poste laboris en la tiea germanistika instituto, okupiĝante pri aŭtomata tradukado kaj similaj projektoj. Lia profesia stud-objekto estis i.a. Esperanto (ekzemple "Statistiko per komputilo. Elektrona maŝino esploras Esperanton" 1969; "Komputilo komparis Esperantajn verkojn", 1970; "Zamenhof kaj Lapenna. Komputila esploro de iliaj paroladoj", 1970; "Aŭtomata tradukado en kaj el Esperanto", 1982; detalojn vd. en EBEA en la sekcio "eksteraj ligiloj"). Ek de 1985 li estis kunlaboranto de la Instituto pri Aplikata Informo-Scienco de la universitato. Krome li laboris en la kampo de aŭtomata indeksado (klasifikado de tekstoj per ŝlosilaj vortoj).
Jam frue Maas prelegis en Esperanto pri sia fako en Someraj Universitataj Kursoj (i.a. "Matematikaj metodoj en lingvistiko", Lieĝo 1972; "Enkonduko en la Komputeran [tiel] Lingvistikon", Lieĝo 1973).
Maas estis prezidanto (1973-1975), sekretario kaj kasisto de Sarlanda Esperanto-Ligo (SEL).
Post la "malgranda skismo" pro la okazaĵoj dum la 59-a Universala Kongreso de Esperanto en Hamburgo en 1974 kaj la fondo de Neŭtrala Esperanto-Movado (NEM), Maas forturnis sin de Universala Esperanto-Asocio kaj poste publikigis en la periodaĵo de NEM "Horizonto" (ekzemple "Pri la nuna stato de maŝina tradukado", 1976; "Esploroj pri la leksiko de du Esperanto-aŭtoroj", 1977). Li estis vic-prezidanto de la 1-a Internacia Konferenco de la Neŭtrala Esperanto-Movado (IEK) en Saarbrücken en 1975.
Maas ankaŭ tradukis "La bahaa religio - ĝiaj ĉefaj instruoj kaj rilatoj al Esperanto" (du eldonoj 1987 kaj 1989) kaj en Horizonto i.a. avertis, ke "Persekutado de Bahaanoj pludaŭras" (1982).
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Heinz Dieter Maas, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.