Hedley Norman BULL (10a de Junio 1932 – 18a de Majo 1985) estis Profesoro pri Internaciaj Rilatoj en la Aŭstralia Nacia Universitato, la London School of Economics kaj la Universitato de Oksfordo ĝis sia morto (pro kancero en 1985).
Li estis Profesoro Montague Burton pri Internaciaj Rilatoj ĉe Oksfordo el 1977 ĝis 1985, kaj mortis tie.
Hedley Bull | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 10-an de junio 1932 en Sidnejo |
Morto | 18-an de majo 1985 (52-jaraĝa) en Oksfordo |
Mortokialo | kancero |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Aŭstralio |
Alma mater | Universitato de Sidnejo • Aŭstralia Nacia Universitato • Fort Street High School |
Okupo | |
Okupo | politikologo • universitata instruisto • filozofo |
Bull naskiĝis en Sidnejo, Aŭstralio, kaj studis historion kaj filozofion en la Universitato de Sodnejo, kie li estis tre influita de la filozofo John Anderson. En 1953, Bull lasis Aŭstralion por studi politikan sciencon en Oksfordo, kaj post du jaroj li estis nomumita helpoprofesoro pri internaciaj rilatoj en la London School of Economics and Political Science (LSE).
En 1965, Bull estis nomumita direktoro de la Arms Control and Disarmament Unit de la Brita Oficejo pri Eksterlandaj Aferoj, forlasante sian aŭstralian civitanecon por akiri la britan ŝtatanecon. Du jarojn poste, en 1967, li estis nomumita por la profesoreco de internaciaj rilaton en la Aŭstralia Nacia Universitato (ANU) en Kanbero.
En 1977, Bull publikigis sian ĉefan verkon, The Anarchical Society. Ĝi estis amplekse konsiderita kiel ŝlosila lernolibro en la fako de internaciaj rilatoj kaj estas ankaŭ rigardita kiel centra teksto en la tiel nomita "Angla skolo de internaciaj rilatoj". En tiu libro, li argumentas, ke spite la anarkieca karaktero de la internacia panoramo, ĝi estas karakterizata per la formado de ne nur sistemo de ŝtatoj, sed ankaŭ de socio de ŝtatoj. Tiu socio de ŝtatoj estas la maniero per kiu Bull analizas kaj taksas la eblojn de ordo en tutmonda politiko. Li pluigas sian argumentaron per la koncepto de ordo en la socia vivo, kaj mekanismoj kiel: la povekvilibro, la internacia juro, la diplomatio, la milito kaj la centraj roloj kiujn ludas la mondpotencoj. Li finfine konkludas, ke, spite la ekzistadon de eblaj alternativaj formoj de organizado, la ŝtata sistemo estas la plej bona ŝanco atingi ordon en tutmonda politiko.
(ISBN 0-19-825569-1) (hardback); (ISBN 0-19-827771-7) (paperback). US edition. Oxford Scholarship Online. Google Books.
Estas kompleta bibliografio de la verkoj de Hedley Bull (preparita de Donald Markwell) en:
kaj
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Hedley Bull, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.