Haute Vienne (Supra Vienio) estas unu el la departementoj de la franca regiono Nova Akvitanio.
La teritorio estas 5 520 km2 granda kaj havas 375 856 loĝantojn. La ĉefurbo estas Limoges [limoĵ] (Limoĝo). Haute Vienne estas ĉefe rura departemento, sed 38% de la loĝantaro koncentriĝas en la ĉefurbo.
Haute-Vienne | |
---|---|
departemento de Francio | |
Administrado | |
Lando | Francio |
Regiono | Nova Akvitanio |
Numero | 87 |
Prefektejo | Limoges |
Subprefektejoj | Bellac Rochechouart |
Prezidanto de la departementa konsilio | Jean-Claude Leblois |
Prefekto | Raphaël Le Méhauté |
Statistikaĵoj | |
Loĝantaro | 371 691 (2021) |
Areo | 5 520 km² |
Loĝdenso | 67 /km² |
Subdividoj | |
Arondismentoj | 3 |
Kantonoj | 21 |
Komunumaroj | 20 |
Komunumoj | 200 |
La departemento sume enhavas 200 komunumojn. Ili dividiĝas al tri arondismentoj: arondismento Bellac, arondismento Limoĝo kaj arondismento Rochechouart.
La departemento dividiĝas al tri arondismentoj:
La departemento konsistas el altebenaĵoj kaj profundaj valoj ofte kovritaj de arbaroj.
Ekonomio: agrikulturo (bredado, produkto de viando) - industrio (disvolviĝo de novaj teknologioj en Limoges).
Natura kaj kultura patrimonio: arbaroj, lagoj kaj riveroj allogas multajn turistojn, kiuj volas ĝui la naturon kaj praktiki sportojn en natura kaj protektita medio. Tiuj, kiuj interesiĝas pri tradiciaj industrioj, vizitu la malnovajn fabrikejojn de porcelanaĵoj en Limoges.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Haute-Vienne, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.