Haĉeko (ˇ) estas supersigno, kiun uzas kelkaj slavaj kaj baltaj lingvoj.
Ĝia nomo en Unikodo estas caron, ĉeĥe háček, slovake mäkčeň, suprasorabe hóčka, malsuprasorabe kokulka, slovene strešica, kroate kaj serbe kvaka aŭ kvačica, finne hattu. La maldekstra strio normale estas pli dika ol la dekstraflanka.
Ĝin enkondukis en la ĉeĥan lingvo Jan Hus en verko De Ortographia Bohemica (1412). Oni uzas ĝin hodiaŭ en la ĉeĥa, slovaka, slovena, serbokroata, soraba, latva kaj litova lingvoj.
Litero | Prononco | Apero | unikodo |
---|---|---|---|
č | ʧ (ĉ) | ĉeĥa, slovaka, soraba, kroata | č: U+010D, Č: U+010C |
ě | je | ĉeĥa lingvo, soraba lingvo | ě: U+011B, Ě:U+011A |
ň | ɲ (nj) | ĉeĥa lingvo, slovaka lingvo | ň: U+0148, Ň: U+0147 |
ř | rʒ (rĵ) | ĉeĥa lingvo, suprasoraba | ř: U+0159, Ř: U+0158 |
š | ʃ (ŝ) | ĉeĥa, slovaka, soraba, kroata | š: U+0161, Š: U+0160 |
ǔ | u˨˩˦ (u) | pinjino | ǔ: U+01D4, Ǔ: U+01D3 |
ž | ʒ (ĵ) | ĉeĥa, slovaka, soraba, kroata | ž: U+017E, Ž: U+017D |
( Aŭskultu fragmenon el la kristnaska meso Ho, majstro) En la aŭdio dosiero estas aŭdebla prononcado de ř
Hej mistře,
vstaň bystře,
vzhlédni na jasnost,
nebes na švarnost,
krásu uhlídáš,
v tento noční čas.
Aŭtoro: Jakub Jan Ryba
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Haĉeko, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.