Gundermann estas biografia kameraartistaĵo kaj samtempe fortimpresa muzikfilmo de Andreas Dresen el la jaro 2018 pri la orientgermana kantoverkisto Gerhard Gundermann.
Laila Stieler verkis la scenaron kaj Alexander Scheer ludis la rolon ĉefan. La filmo daŭranta 128 minutojn spekteblis en germanaj filmteatrejoj ekde la 23.8.2018.
Gundermann | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Gundermann |
Originala lingvo | germana lingvo |
Kina aperdato | 23 aŭg. 2018, 19 aŭg. 2018 |
Ĝenro | filmbiografio, filma dramo, muzika filmo |
Kameraado | Andreas Höfer |
Reĝisoro(j) | Andreas Dresen |
Produktisto(j) | Christoph Friedel • Claudia Steffen |
Scenaro | Laila Stieler |
Loko de rakonto | Hoyerswerda |
Rolantoj | Alexander Scheer • Anna Unterberger • Eva Weißenborn |
Produktinta firmao | Pandora Film |
IMDb | |
Vidigas ĉi-filmo elektitajn epizodojn el la vivo de la kantoverkisto kaj fosmaŝinisto, i.a. la flankan laboron de Gundermann kiel neoficiala kunlaboranto de Stasi, la orientgermana fifama kaŝpolico. Elirante de tio oni montras en retrospektivoj kiamaniere li engaĝiĝis en GDR politike kaj kiel li trovis sian edzinon Conny. Gundermann ja elpensis ideojn por siaj kritikaj kaj emociaj kantoj sidante surfosmaŝine kaj ekspluatante brunkarbon. Lia vivo kaj vivmedio karakteriziĝas per kontraŭdiraj malkongruaĵoj. Lia laboro ja vundas la teron, samtempe li prikantas la naturon. Estante konvinkita komunisto, li atingas limojn danke al siaj direkta argumentadmaniero kaj gardemo de propraj volo kaj konvinkiĝoj. Deĵorante por Stasi, Gundermann naive esperas havigi al ĉiuj laboristoj plibonigitajn laborkondiĉojn nesciante tuj la kvanton da damaĝo alportita de si al la kolegoj viktimiĝintaj. Nur post la Turniĝo li lernas ke li mem estis observata sammaniere ade fare de amikoj laŭ komisio de Stasi. Lia patro finis ĉian kontakton responsigante la filon por propraj malsukcesoj kaj repaciĝo inter la du ĝismorte. Kiam Gundermann mem estiĝis patro, lia edzino malfacile akceptis daŭrigitan temp-investon kaj je muzikoj kaj je karboekspluatado.
Laila Stieler komencis en 2006 verki la scenaron por la filmo. Partoprenis feliĉe la filmfaradon la vidvino de la ĉefpersono, Conny Gundermann. La muzikon ludas la bando de Gisbert zu Knyphausen, kantas Alexander Scheer. Filmejoj estis i.a. la karbekspluatejo Nochten en Trebendorf-Mühlrose, kiu troviĝas malpli ol 20 km for de la originala laborloko de Gundermann. Aliaj scenoj estiĝis en la tradicia okcidentgermana Ruhr-regiono.
Jen du interesaj recenzoj:
Jen la ĉefaj roloj - la aktoroj maldekstre kaj iliaj germanlingvaj roloj dekstre:
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Gundermann (filmo), which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.